Višegrad
El Vikipedio
Višegrad / Вишегрaд (elp: Viŝegrad) estas urbeto en orienta Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 43°47′N 19°17′O / 43.783°N, 19.283°OKoordinatoj: 43°47′N 19°17′O / 43.783°N, 19.283°O.
La urbon trafluas la rivero Drina. La Drina-ponto estis konstuita en la osmana tempo kaj eternigita en la romano de Ivo Andrić: La ponto super la Drina.
Višegrad estis fervojstacio ĝis la 1970-aj jaroj. Ĝis tiam trafikis etŝpura fervojo kun vapora lokomotivo sur la vojo Beogrado - Sarajevo. Tiu lokomotivo nun estas vidindaĵo.
