Taĝ-Mahalo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Taĝ-Mahalo
TajMahalbyAmalMongia.jpg

Taĝ-Mahalo la 18-an de januaro 2007

Bazaj informoj
Loko Agra
Religia aliĝo Islamo
Ŝtato Flago de Barato Barato
Arkitektura priskribo
Arkitektura stilo Mogola arkitekturo
Direkto de fasado okcidento
Jaro de komenco 1631
Jaro de kompletigo 1648
Karakterizaĵoj
Materialoj marmoro
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Taĝ-Mahalo*
Monda Heredaĵo

Taj Mahal in March 2004.jpg
Monumento Taĝ-Mahalo
Lando Flago-de-Barato.svg Barato
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i
Fonto 252
Regiono** Azio
Registra historio
Registrado 1983  (7-a Sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Taĝ-Mahalo (aŭ Taĵ-Mahalo) estas la nomo de monumento en Agra (Hindio). Ĝi apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Ĝia nomo signifas "krona palaco" aŭ "krono de la palaco".

Ĝin konstruigis imperiestro Ŝah Ĝahan kiel tombon por sia favorata edzino Arĝumand Bano Begum, nomata ankaŭ Mumtaz Mahal (lumo de palaco). Ŝi mortis en 1631, naskante la 14-an idon de la imperiestro. Li ekkonstruigis la monumenton en 1631, laborigante pli ol 20.000 homojn, kiuj finis en 1648.

La tombo estas islama, do ne enhavas bildojn, sed ja moskeon, kiu direktiĝas okcidenten, al Mekko.

Preter la monumento fluas rivero Jamuna, kaj Ŝah Ĝahan planis por si mem simetrian monumenton aliborde, el nigra marmoro. Sed antaŭ ebla realigo de la plano lia filo Muhammad Aŭrangzeb Alamĝir detronigis lin. Ŝah Ĝahan pasigis la reston de sia vivo mallibera kaj en 1666 estis entombigita apud sia edzino.

Pro la daŭra industria evoluo de Barato, la ĉirkaŭa aero iĝis polua, kiu damaĝis la monumenton, flavigante la origine blankajn murojn. Post tio oni permesas la alproksimiĝon de la konstruaĵo nur je distanco de 2 km per aŭtomobilo aŭ aŭtobuso.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.deYouTube



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj