Aĝanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aĝanto*
Monda Heredaĵo

Ajanta (63).jpg
kaverna sistemo en Aĝanto
Lando Flago-de-Barato.svg Barato
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, vi
Fonto 242
Regiono**
Registra historio
Registrado 1983  (7-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Aĝanto estas malgranda urbeto en Barato, kiu estas konata precipe danke al komplekso de rokaj temploj kaj kvanto de surmuraj pentraĵoj, kiuj prezentas unu el kulminaj memorigaĵoj de antikva barata kulturo. La surmuraj pentraĵoj ankaŭ apartenas al la plej konservitaj kolektoj de budhisma arto en la mondo. Pro siaj eksterordinara historia kaj arta valoroj la tuta kaverna sistemo estis en la jaro 1983 enskribita en Liston de monda heredaĵo de Unesko.