Sanĉi
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 16 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Sanĉi* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Budhismaj memorigaĵoj en Sanĉi
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | i, ii, iii, iv, vi | |
| Fonto | 524 | |
| Regiono** | ||
| Registra historio | ||
| Registrado | 1989 (13-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
Sanĉi estas malgranda vilaĝo, kiu situas 46 km oriente de Bhopal en la centra barata provinco Madhja-Pradeŝo. Ĝi estas konata precipe danke al siaj budhismaj memorigaĵoj, kiuj ĉi tie estis konstruitaj inter la 3-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 12-a jarcento.
Ĉi tie troviĝas Mahastupao (laŭvorte "Granda stupao"), kies komencoj tuŝas la 3-an jarcenton antaŭ Kristo al reĝo Aŝoko. Aŝoko ĉi tie lasis konstrui ĝin, sed la stupao estis jam pase de la 2-a jarcento antaŭ Kristo neniigita, verŝajne fare de Puŝjamitro el dinastio Ŝunga. Kiam Puŝjamitro detroniĝis, la stupao estis renovigita fare de iu el liaj sekvantoj kaj ĝi staras ĉi tie ĝis hodiaŭ. Ekde la jaro 1989 la regiono en Sanĉi estas parto de monda heredaĵo.
|
||||||

