Universitato de Kebekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
fasado de la Université du Québec à Rimouski (UQAR) en Rimouski
moderna enirejo al la paviljonoj Albert Tessier kaj Léon Provancher en la Université du Québec à Trois-Rivières (UQTR) en Trois-Rivières

La Universitato de Kebekio - france Université du Québec - estas interligo de 10 ŝtataj universitato en la kanada provinco Kebekio.

La interligo ekestis en 1968 per leĝo de la provinca parlamento. Plej gravaj kialoj por la ekesto estis la deziro ekhavi franclingvan, ne-eklezie-ligitan publikan universitaton, kaj la ekkono ke la ekonomie pli malfortaj regionoj de la provincoj bezonus altlernejojn por kontraŭagi la forloĝiĝon de junaj provincanoj.

En 2005 la universitata interligo ofertis pli ol 300 studprogramojn. 76000 studentoj edukiĝis pere de 2300 profesoroj kaj 3500 pliaj docentoj. La administra sidejo de la universitata interligo estas en la urbo Kebeko.

La Universitato de Kebekio konsistas el:

  • Université du Québec à Chicoutimi (UQAC) en Saguenay
  • Université du Québec à Montréal (UQAM) en Montrealo
  • Université du Québec à Rimouski (UQAR) en Rimouski kaj Lévis
  • Université du Québec à Trois-Rivières (UQTR) en Trois-Rivières
  • Université du Québec en Abitibi-Témiscamingue (UQAT) en Val-d'Or kaj Rouyn-Noranda
  • Université du Québec en Outaouais (UQO) en Gatineau
  • École de technologie supérieure (ETS) en Montrealo
  • École nationale d’administration publique (ENAP) en Kebeko
  • Institut national de la recherche scientifique (INRS) en Kebeko
  • Téluq (koresponda universitato)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]