Gviĉina lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gviĉina lingvo
Parolata en Kanado, Usono
Regiono Nordokcidentaj Teritorioj, Jukonio, Alasko
Parolantoj 770 (1998 Statistika Kanado)
Skribo Latina (Nord-atabaska varianto)
Lingvistika klasifiko

Na-denéa
Atabaskan-Ejaka
Atabaska
Norda
Gviĉina
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 gwi
  ISO 639-3 gwi
Noto
v  d  r
Information icon.svg

La Gviĉina lingvo (propre, angle, kaj hispane: Gwich’in) estas la Atabaska lingvo de la Gviĉina indiĝena popolo.

En la Nordokcidentaj Teritorioj kaj la Jukonio de Kanado, ĝi estas uzata precipe en la urboj Inuvik, Aklavik, Fortikaĵo McPherson, Malnova Korvo, kaj Tsiigehtchic (antaŭe Arktika Ruĝa Rivero). Estas ĉirkaŭ 430 parolantoj de la Gviĉina en Kanado el tuta Gviĉina loĝantaro nombranta 1 900.

En Alasko, la Gviĉina estas parolata en Kastoro, Cirklo, Fortikaĵa Jukonteritorio, Chalkyitsik, Betula Rivereto, Arktika Vilaĝo, Aglo, kaj Venetie, Alasko. Ĉirkaŭ 300 el la tuta Alaska Gviĉina loĝantaro de 1 100 parolas la lingvon.

Ĝi estas oficiala lingvo de la Nordokcidentaj Teritorioj.

La glotala halto en la nomo Gwich’in estas skribata per la unikoda simbolo 'U+2019 RIGHT SINGLE QUOTATION MARK': ’

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La Gviĉina estas membro de la Kanada sub-grupo de la Atabaska lingvaro, de la Na-denea familio de lingvoj. Ĝi dividas la Han-Kutĉinan subgrupon kun la Hana lingvo.

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

Estas kelkaj dialektoj de la Gviĉina, inkluzivanta Fortikaĵo Jukonteritoria Gviĉina, Arktik-Vilaĝa Gviĉina, Okcident-Kanada Gviĉina (Takudh, Tukudh, Loucheŭ), kaj Arktik-Ruĝ-Rivera.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

La konsonantoj de la Gviĉina en la norma ortografio estas listitaj ĉi-sube (kun IFA-notacio inter klin-krampoj):


Labiala Interdentala Alveolara Retrofleksa Palatala Velara Glotala
Centra Laterala Simpla Labialigita
Nazalo Voĉa m /m/ n /n/
Senvoĉa nh /n̥/
Plozivo Voĉa b /b/ d /d/ dr /ɖ/ g /g/ gw /gʷ/
Senvoĉa t /t/ tr /ʈ/ k /k/ kw /kʷ/ /ʔ/
Ejektivo t’ /t’/ tr’ /ʈ’/ k’ /k’/
Nazala eklaso nd /dⁿ/
Afrikato Voĉa v /v/ ddh /dð/ dz /dz/ dl dɮ/ dj /dʒ/
Senvoĉa tth /tθ/ ts /ts/ tl /tɬ/ ch /tʃ/
Ejektivo tth’ /tθ’/ ts’ /ts’/ tl’ /tɬ’/ ch’ /tʃ’/
Nazala eklaso nj /dʒɲ/
Frikativo Voĉa dh /ð/ z /z/ zhr /ʐ/ zh /ʒ/ gh /ɣ/ ghw /ɣʷ/
Senvoĉa (th, -a) /θ/ s /s/ ł /ɬ/ shr /ʂ/ sh /ʃ/ kh /x/ h /h/
Alproksim
anto
Voĉa l /l/ r /ɻ/ y /j/ w /w/
Senvoĉa rh /ɻ̥/


Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]