Esperanto-movado en Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kanada Esperanto-movado)


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

La historio de la kanada Esperanto-movado komenciĝis en 1895.

Tiam F. X. Solis (François Xavier Isaie SOLY), maljuna katolika patro en la seminario de Saint Hyacinthe en Montrealo, fariĝis la unua Esperantisto en Kanado. Li sukcesis varbi kelkajn Esperantistojn, kiuj grupiĝis sub lia prezido en rondeto en 1901.

La sekretario de la rondeto, A. P. Beauchemin daŭrigis la komencitan propagandon pere de la loka gazetaro kaj en 1901 fondis propagandan revueton L'Espérantiste Canadien, kiu en 1902 jam aliformiĝis je pli granda ilustrita La Lumo. Baldaŭ sekvis neordinara gazeta pritraktado de la Lingvo Internacia, multaj atakoj ekŝutiĝis sur la pionirojn, inter kiuj L. Leymaire kaj Albert Saint-Martin estis gravaj defendantoj. Tre agemaj estis tiam aperintaj Klubo Progreso kaj Virina Klubo Progreso. Angla lernolibro, aperinta en Montrealo 1903, tre multe helpis al ili en la plua agado.

Sed en 1904 La Lumo komencis uzi reformitan alfabeton, kiu elvokis energian proteston ĉe la Esperanto-gazetaro. La Lumo ĉesis aperi kaj la movado ekdormis en Kanado. Tamen la malrapida, sed senhalte kreskinta monda sukceso de Esperanto efikis ankaŭ al la kanadanoj, precipe kiam la The British Esperantist fariĝis oficiala organo de la Kanadaj Esperantistoj.

En 1906-07 aperis novaj kluboj en Vinipego kaj Toronto (R. Sangster), tre sukcese eklaboris la plej malnova Klubo Progeso, granda firmo Vannevar komencis vendadon de Esperanto-eldonaĵoj, ekfunkciis Kanada Esperanto-Asocio.


Esperantaj kluboj kaj asocioj en Kanado[redakti | redakti fonton]