Alta teknologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alta teĥnologioalta teknologio (pro laŭvorta traduko de la anglalingva esprimo High technology aŭ, mallongigite, High tech) estas tia teknologio, kiu troviĝas en la plej antaŭenigita stato de disvolviĝo aŭ, simple, la plej antaŭenirinta teknologio disponebla en koncerna epoko. Nuntempaj produktoj konsiderataj alt-teĥnologiaj plejparte enhavas elementojn de la antaŭenigita elektroniko kaj informadiko, sed kelkfoje temas pri bioteknologiaj produktoj aŭ novaj materialoj.

La teknologio plej antaŭenigita povas havigi multajn avantaĝojn, sed ankaŭ posedas konsiderindajn riskojn kaj malavantaĝojn, pro kio tre ofte ĉe fakoj kiel la kosma esplorado aŭ la milita scienco oni tendencas al la atestita teknologio, pli antikva sed ankaŭ pli fidinda kaj foje eĉ pli facile atingebla kaj malmultekosta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]