Metisoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Metisoj (angle kaj france Métis, el la franca métis, "mestizo") estas etno vivanta en Kanado, konsistante el la mestizaj gefiloj de membroj de la Unuaj Nacioj (aparte krioj kaj aniŝinabekoj) kaj de eŭropanaj (plejparte franckanadaj) setlistoj.

Metisoj estas konsiderataj aparta etno en Kanado iom samkiel mestizoj en Latinameriko. Ili plejparte parolas la anglan aŭ la francan, sed ankaŭ ekzistas rimarkinda metisa lingvo, la miĉifa, kiu estas unika mikslingvo de la franca kaj la kria.

La Metisoj havas propran kulturon. La teraj reklamoj de la Metisoj kaŭzis la kreon de la provinco Manitobo kiam la Nordokcidentaj Teritorioj aneksiĝis al Kanado.


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www12.statcan.ca/english/census01/Products/Analytic/companion/abor/groups2.cfm
Ekstera ligilo  http://www.cbc.ca/stories/2003/09/19/metisrule030919
Ekstera ligilo  http://www.metisnation.org/news/MNCfinal_legal_1.pdf
Ekstera ligilo  http://www.metisnation.ca
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj