Johano la 12-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
“JOHANO LA 12-a”
Imperiestro Oto la 1-a kum papo Johano la 12-a. (Desegnaĵo de nekonata aŭtoro de ĉirkaŭ 1450).
nomo = Johano la 12-a
sekso = viro
naskiĝnomo = Oktaviano de la Grafoj de Tuskulo
naskiĝdato = ĉirkaŭ 937
naskiĝloko = Spoleto
antaŭulo = Agatipo la 2-a
sekvanto = Leono la 8-a
mortodato = la 14-an de majo 964
mortokolo = Romo, la 14-an de majo 964
entombigoloko = en Baziliko Sankta Johano de Laterano
titolo = 130a

Johano la 12-a estis papo de la katolika eklezio.

Lia vivo antaŭ ol esti levita al la papeco[redakti | redakti fonton]

Johano la 12-a bapte havis nomon "Oktaviano" kaj naskiĝis ĉirkaŭ 937, filo de Alberico la 2-a el Spoleto, la ulo kiu en 932 okupis Romon kaj eloficigis la papon de ties ŝtata suvereneco. Alberico, antaŭ morti, estis deviginta la roman nobelaron kaj klerikularon ĵuri ke ili elektu Oktavianon al papado post la morto de la tiama papo Agapito la 2-a tiel elpostenigita.

En 954 mortis Alberico kaj Oktaviano ŝarĝiĝis, per komuna konsento, je la tasko de "Princeps atque senator omnium Romanorum" (princo kaj senatano de ĉiuj romanoj), do tenanto de la politika povo (la antaŭa tera povo de la papo) dum la titolo “senatano” estis pure honora.

La leviĝo al papado realiĝis unu jaron poste, kiam Oktaviano estis ankoraŭ dekokjaraĝa. Probablas ke li ĝis tiam “studis nur por prince vivi” kaj ke ankoraŭ ne ricevis ekleziajn ordinojn. Tamen imagindas ke, antaŭvidinte sian enpapigon, li rapidege trakuris kelkajn ekleziajn etapojn por la certa kariero, almenaŭ ĝis la titolo de diakono aŭ pastro, gradoj opiniataj necesaj.

Kiel iam deziris la patro, kun Johano la 12-a la povo tera kaj tiu spirita reunuiĝis en la samaj manoj, do en unusola persono.

Spirita povo[redakti | redakti fonton]

Kiel persono Johano la 12-a sin montris tute neadekvata por la tasko. Li eĉ ne pormomente hezitis vivkonduti en la lukso kaj mondumeco de sia princa vivo; eĉ li daŭrigis travivi meze de senbridaj plezuroj kaj la palaco de Laterano fariĝis vera kaj propra voluptdomo: li emis sin ĉirkaŭi per belaj virinoj kaj samtipaj junuloj kondutante tute kontraŭe al siaj pastoralaj devoj.

Tera povo[redakti | redakti fonton]

Krom malŝpari la havaĵojn de “Sankta Petro” por vivteni siajn protektatojn kaj konkubinojn, Johano la 12-a entreprenis militajn kampanjon por reakiri kaj rekonstrui la eklezian ŝtaton. Li antaŭe provis rekonkeri la teritoriojn de la Patrimonium S. Petri (la unua nukleo de la papa ŝtato)[1]). Li atakis la potencajn “senjorojn”de Benevento kaj Capua, sed liaj milicoj estis repuŝitaj. Johano estis devigita pakti pacon malavantaĝan.

Tiam la papo direktis sian provon konkeri al la Romandiola (la norda parto restinta bizanca ĝis la fino de 751). Certe li sciis ke en tiu kazo startus kolizio kun la reĝo de Italio (tiuepoke, Berengaro) jam aktivinta agresan politikon kaj, probable, ankaŭ kun la roma patriciaro kiu malakceptus novan reversadon en diplomatiaj ekvilibroj en la duoninsulo.

Tiam la papo serĉis ekstere de Italio eblan aliancanon. Li direktiĝis (960) al la reĝo de Germanio Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio) al li ofertante la imperian kronon. Oto akceptis kaj promesis elstariĝi kiel defendanto de la Eklezio laŭ la antikvaj paktoj inter la karolidaj imperiestroj kaj la papoj. Kaj la kronado okazis la 2-a de februaro de 962 en Sankta Petro. Kaj tiel post 38 jaroj la imperio restaŭriĝis kaj komenciĝis la imperiestra regado de la dinastio de Otoj.

Okaze de kronado en Romo la du potencoj paktis originate la faman Privilegium Othonis (Privilegio de Oto), per kiu la imperiestro promesis revenigi al la papo la teritoriojn kiujn antaŭ du jarcentojn Pipino la 3-a kaj Karolo la Granda iam donacis al la papo kaj kiujn la reĝoj de Italio forprenis. Ankaŭ la roma nobelaro kaj la popolo ĵuris fidelecon al Oto.

Johano la 12-a ekagadis suspektigante imperiestron Oton: fakte li decidis trakti ankaŭ kun reĝo Berengaro. La plej fidelaj uloj al Oto, kiuj senĉese kontroladis la papon, sciigis al la imperiestro pri interŝanĝo de leteroj inter ambaŭ. La imperiestro rapidegis malsupreniri (someron de 963) al Italio por ataki Berangaron, kiu malvenkita estis enprizonigita. Kaj poste, en sekvanta aŭtuno, decidis descendi al Romo por finaranĝi la aferojn kun la papo. Antaŭ la milicoj de la imperiestro, la papaj armitoj forfuĝis kaj al Johano nenion restis ol forfuĝi al la kamparo. Li rifuĝis en la kastelo de Tivoli kaj de tie, pro timata manko de sekureco, rifuĝis en Korsiko. Estis la 2-a de novembro de 963. Oto rege okupis la urbon.

Unue la imperiestro kunvokis koncilion en la baziliko de Sankta Petro (6-an de novembro). Johano la 12-a estis kondamnita pro la plej grava perfido kaj eloficigita pro lia konduto, taksita malinda pro pontifiko. Poste li proklamis ke neniu papo estu elektita sen la imperiestra aprobo. La ”privilegio”, subskribita la antaŭan jaron antaŭvidis ke la konsento alvenus nur post la okazinta elekto.

Oficialaj dokumentoj[redakti | redakti fonton]

Privilegium Othonis (962).

Lia vivo post la eloficigo[redakti | redakti fonton]

El sia rifuĝo en Korsiko, Johano pretigis sian revenon al Romo. Tuj post la foriro de Oto en la direkto de Spoleto (januaron 964), li, informita kaj alvokita de sia frakcio, revenis al Romo, Ankaŭ li tuj kunvokis koncilion (februaro 964) por deklari nula la proceson kiu lin kondamnis kaj por deklari kontraŭkanona la elekton de la “Ota” papo. Li venĝis pri siaj kontraŭuloj per tranĉo de nazo kaj lingvo.

Sed la 14-an de majo de 964 subite venis la morto, eble pro infarkto, eble pro venĝo de ofendiĝinto... Oni lin entombigis en la Laterano.

Oni diris pri li[redakti | redakti fonton]

Oto el Saksio, veninte al Romo por la kronado kaj informita pri la malmorala konduto de Johano la 12-a, oni diras ke li tiel komentis: “La papo estas ankoraŭ knabo kaj moderiĝos nur per ekzemploj de noblaj homoj”.

La Patrologia Latina de Jacques Paul Migne registras multegon da akuzantaj tekstoj elbuŝigitaj de santempaj atestantoj, sed temas precipe pri materialo enfokusigita dum la procesoj celantaj eloficigon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Kronikoj de Liutprandus Cremonensis:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ĉe Pipino la pli juna.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]