Diskuto:Cambrai

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Urbo kadro[redakti fonton]

Kara Tlustulimu, bonvolu pardoni, mi ne komprenas, estis nevola eraro. Tamen mi permesas al mi aldoni, skribi : "prefere la blazono estu en la informkesto" estas vidpunkto. Certe mi ne batalos por tio sed mi pensas, ke la ideo de Thomas Guibal estis estetika kaj logika. Kore. --pino (diskuto) 15:58, 25 Dec. 2015 (UTC)

@Pino~eowiki: Se "prefere la blazono estu en la informkesto" estas vidpunkto, ankaŭ la metado ekster la informkesto estas vidpunkto. Ĉar en la plej multaj artikoloj pri urboj, vilaĝoj, komunumoj kaj diversaj aliaj administraj unuoj blazonoj kaj/aŭ flagoj aperas en la informkesto kaj la koncerna informkesto bone subtenas tion, mi ne scias, kial pri francaj urboj ktp. estu alie. Mi ne kontraŭas apartan ĉapitron pri la blazono aŭ/kaj flago, se ne estas sufiĉe da informoj por aparta artikolo. Sed tia ĉapitro ja kutime estas ne tuj apud la informkesto kaj tial la bildo prefere estu ankaŭ en la informkesto. Krome estas tiam pli facile transpreni la bildan nomon el la Vikidatuma ero de la artikolo, sen bezono ion aparte aranĝi pri la bildo. --Tlustulimu (diskuto) 16:09, 25 Dec. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: vi pravas estas vidpunktoj kaj iomete diverseco estas ne nepre malbona, por mi ofte mi lokas la blazonon en informkesto ĉar estas pli facila. --pino (diskuto) 16:54, 25 Dec. 2015 (UTC)