Christine de Pizan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Christine de Pizan instruante Jean de Castel, sian filon.

Christine de Pizan (oni ankaŭ ĝin skribas kiel 'de Pisan' ) (1363–c.1434) estis la unua verkistino profesia el okcidenta historio. Krom verki, ŝi estis ankaŭ analizistino pri la mezepoka periodo. Ŝi forte luktis kontraŭ mizoginio kaj stereotipoj, kiuj estis kutimaaj dum tiu periodo en la artoj - kiuj estis vir-kontrolitaj. De Pizan verkis 41 verkaĵojn dum ŝia 30-jara kariero (1399–1429).

Ŝia sukceso venas el granda kvanto de novstila verkado kaj retorikaj teĥnikoj kiuj akre defiis rekonatojn viraj verkistoj, kiel Jean de Meun kiu, bedaŭrinde por Pizan, alkroĉigis misoginajn kredojn en ilia literatura verkaro.

En freŝaj jardekoj, la verkado de De Pizan reakiris publikatenton pro la klopodo de akademianoj kiel Charity Cannon Williard kaj Earl Jeffrey Richards.Kelkaj akademianoj argumentis ke oni devus rigardi ŝin kiel frua feminismanino (Feminismo), kiu efike uzis lingvon por konvinki pri tio ke virinoj povus ludi gravan rolon en la socio, kvankam tiu karakterizigo estis kontraŭita de aliaj kritikistoj, kiuj asertas la anakronisman uzon de la vorto, aŭ pri tio ke ŝiaj kredoj ne estis sufiĉe progresemaj por meriti tioman rekonon (Richards 1-2).


Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Venezio. Vivis sian infanaĝon en la kortego de la rego Karlo la 5-a de Francio, kies biografion ŝi poste verkis. Post 10 jaroj de edzeco ŝi vidviniĝis kiam ŝi estis nur 25jara kaj de tiam ŝi devis vivteni sian familion (3 gefiloj) per verkado. Ŝi eĉ devis lukti en juĝprocezoj por rehavi sian heredaĵon. Ŝiaj unuaj verkoj estis priamaj kaj montris triston de propran ĉe vidvino. Poste ŝi eniris pli kaj pli en defendeo de virinoj kontraŭ antaŭĵuĝoj en verkoj de viroj (plej parto).

Christine de Pizan naskiĝis en Veneco, Italio, en 1364. Ŝi estis filino de Tommaso di Benvenuto da Pizzano (Tomazo de Pizan; tiel nomita pro la origino de la familio en Pizo), kuracisto, profesoro pri astrologio kaj Konsilanto de la Respubliko el Veneco.

Kelkaj Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • L'Épistre au Dieu d'amours (1399)
  • L'Épistre de Othéa a Hector (1399-1400)
  • Dit de la Rose (1402)
  • Cent Ballades d'Amant et de Dame, Virelyas, Rondeaŭ (1402)
  • Le Chemin de long estude (1403)
  • Livre de la mutation de fortune (1403)
  • La Pastoure (1403)
  • Le Livre des fais et bonners meurs du sage roy Charles V (1404)
  • Le Livre de la cité des dames (1405)
  • Le Livre des trois vertus (1405)
  • L'Avision de Christine (1405)
  • Livre du corps de policie (1407)
  • Livre de paix (1413)
  • Ditié de Jehanne d'Arc (1429)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Campbell, Karlyn K., Three Tall Women: Radical Challenges to Criticism, Pedagogy, and Theory, The Carroll C. Arnold Distinguished Lecture National Communication Association November 2001 Boston: Pearson Education Inc, 2003.
  • Green, Karen, and Mews, Constant, eds, Healing the Body Politic: The Political Thought of Christine de Pizan, Turnhout, Belgium: Brepols, 2005.
  • Redfern, Jenny, "Christine de Pisan and The Treasure of the City of Ladies: A Medieval Rhetorician and Her Rhetoric" in Lunsford, Andrea A, ed. Reclaiming Rhetorica: Women and in the Rhetorical Tradition, Pittsburgh: University of Pittsburgh Press, 1995.
  • Richards, Earl Jeffrey, ed, Reinterpreting Christine de Pizan, Athens, GA: University of Georgia Press, 1992.
  • Quilligan, Maureen, The Allegory of Female Authority: Christine de Pizan's "Cité des Dames". New York: Cornell University Press, 1991.
  • Willard, Charity C., ed, The "Livre de Paix" of Christine de Pisan: A Critical Edition, The Hague: Mouton, 1958.
  • Willard, Charity C., Christine de Pizan: Her Life and Works, New York: Persea Books, 1984.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]