Geoffroy Thérage

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geoffroy Thérage estis la ekzekutisto de Rueno. Li estis respondeca de la ekzekuto de Johana de Arko . Lia nomo kaj pli ol dek ekzekutoj estas registritaj en diversaj fontoj konservitaj en la Nacia Biblioteko de Francio, la plej grava el ili estis la mortigado sur ŝtiparo de la Pucelo de Orleano, Johana de Arko, kiam li havis 25 jarojn, la 30-an de majo 1431.

De 1419 al 1432, centoj de burĝuloj komplotintaj kontraŭ la brita ĉeesto estis mortigitaj de Thérage. Li havis kelkajn taskojn rilate al la afero de Johana, pli ol kutime: li lumigis la ŝtiparo kaj poste estis taskigita disĵeti la cindrojn sur la rivero Sejno, sub angla skorto.

En la juĝo por rehabilitado de Johana de Arko, pruvoj estis kolektitaj kontraŭ li. Laŭ Frato Martin, li havis grandan kompaton pro la formo kaj kruela maniero en kiu la angloj mortigis ŝin. Li maltrankviliĝis pro la fakto ke la koro de la viktimo, malgraŭ oleo, sulfuro kaj karbo restis nerompita meze de la cindroj. Li devis revivigi la palison por bruligi ekstere. Laŭ la frato Isambert, tuj post la ekzekuto, la ekzekutisto venis al li kaj lia kunulo frato Martin Ladvenu, batis sin kaj pentis senespera, timema, petante pardonon kaj indulgencon al Dio pro tio, kion li faris al tiu sankta virino. Tamen, li ne rezignis tiun laboron post la pento.