Meknes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pordego de Bab Mansur (Bab signifas Pordo
Moderna Urbodomo de Meknes en la Nova Urbo "Hamría".

Meknes (en araba: مكناس M'knas, en franca: Meknès, en hebrea: מקנ, מקנאס) estas urbo de la nordo de Maroko situa ĉe la montaroj de la Mez-Atlaso. La nomo devenas el la tribo fondinta la urbon. Meknes troviĝas meze de verda valo, je ĉirkaŭ 130 km de Rabat, la ĉefurbo de Maroko kaj je 65 km okcidente de Fez. Ĝi estas konektata de la aŭtoŝoseo A2 al tiuj du urboj.

Meknes estas la ĉefurbo de la regiono de Meknes-Tafilalet, kaj estas unu de la kvar imperiaj urboj de Maroko. La uubo situas je 552 m super marnivelo.

Geografio kaj demografio[redakti | redakti fonton]

Meknes estas situa en ebenaĵo de Sais, je alto de 552 msmn proksimume, inter la Mez-Atlaso sude kaj la montetoj antaŭrifaj norde.

La rivero Bufekrane kiu trapasas la urbon, separas la medinon (antikva urbo) de la nova urbo (nomata “Hamria”).

La populacio laŭ la censo de 2004 estas de 536.322 loĝantoj. Junuloj sub 25 estas 60 % de la totala populacio. La majoritata lingvo estas la araba, dum la majoritata lingvo de la vilaĝoj ĉirkaŭaj estas berbera.

Meknes situas en unu de la plej fruktodonaj agrikulturaj kaj produktaj zonoj de Maroko, kio igas ĝin gravan punkton por komerco, agrikulturo kaj manfarado. Ankaŭ la industria sektoro ludas gravan rolon en la ekonomía de la urbo. La ĉefaj industrioj estas tiuj pri nutrado, tekstilaj kaj produktado de cemento kaj aliajn produktojn de konstruado.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La urbo de Meknes estas sude de la maro Mediteraneo, tiel ties klimato estas influata de la klimato kontinenta dum somero kaj vintro. Tamen la geografia diverseco de la areo permesas ĝui specifajn klimatajn nuancojn. La klimato estas de la tipo duonkontinenta. Mezaveraĝo de la temperaturo de Meknes estas markata de la distanco de la marbordoj, tiele ĝuas grandan temperatiuran amplekson kiu atingas 25,4 °C. La temperaturo dum la monato aŭgusto (la plej varma) varias inter 29 kaj 38 °C, kaj tiu de la plej malvarma monato varias inter 2 kaj 7 °C. Jare pluvas mezaveraĝ 84 tagoj. La mezaveraĝa pluvokvanto en la regiono estas de 500 mm/jare.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono de la urbo kaj la ĉirkaŭa teritorio havis gravan vivon dum la epoko de la Romia Imperio ekde la jaro 117 a.K. Iom proksime estis la grava urbo Volubilis.

La deveno de la aktuala Meknes estas de la 8a jarcento, kiam tie oni konstruis Kasbahon, aŭ fortikaĵon. Berbera tribo konata kiel Meknassa setlis en tiu zono en la 10a jarcento kaj vilaĝo kreskis ĉirkaŭ la fortikaĵo. Meknes vivis epokon hegemonian kiel imperia ĉefurbo de la sultano Mulej Ismael (1672 - 1727). Post lia morto la ĉefurbo estis translokigita al Fez.


Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1996, Unesko proklamis la urbon de Meknes kiel parto de la Monda heredaĵo de Unesko, pro ties reprezenta trajtaro de urba kaj arkitektura komplekso de ĉefurbo de Magrebo de la 17a jarcento, kiu kombinas armonie elementojn kaj islamajn kaj eŭropajn.

Religiaj vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Maŭzoleo Mulej Ismael: konstruita de Ahmed Eddahbi. Loĝigas la tombon de Mulej Ismael.
  • Moskeo Nejjarin: Moskeo de la 10a jarcento. En la centro de la medino.
  • La Granda Moskeo: fondita en la 11a jarcento de almoravidoj.
  • Moskeo Jamai Rua: konstruita en 1790 de Sidi Mohamed ben Abdellah
  • Maŭzoleo Ĉeiĥ El kamel: konstruita de Sidi Mohamed ben Abdellah, loĝigas la tombon de El hadi Benaisa, fondinto de la frataro "Aisaŭa".

Muzeoj kaj Madrazoj[redakti | redakti fonton]

  • Madrazo Bŭanania: teologia institucio, fondita de la Sultano Abu Hasano Marini (13311351). Komponita de belega korto kaj unuaetagca koridoro al 26 klasejoj de studentoj
  • Madrazo Filalia: historia konstruaĵo kaj eduka kaj religia. Kosntruita en 1789 de Mulej Ismael.

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Bab Mansur: Pordego konstruita en 1732, konsiderata kiel unu el la plej belaj verkoj de Mulej Ismael. La pordo Bab Mansur estas la plej granda de Maroko kaj de Nordafriko.
  • Palaco Dar El Maĥzen: situa en la urba municipo de Meĉuar Stinia. Estis la oficiala palaco de Mulej Ismael.
  • Kubat Al Ĥajatin (salono de ambasadoroj): kie la sultano Mulej Ismael ricevis la eksterlandajn ambasadorojn kaj delegitojn.
  • Bab Laĥmis: granda pordo riĉe dekorita de la 17a jarcento.
  • Bab Berdain: majesta pordo kosntruita de Mulej Ismael en la 17a jarcento.
  • Fanduk El Hanna: kultura komplekso. Posedaĵo de la Habuoj.
  • Ksar Mansur: palaco kaj grenujo. Publika.
  • Haras : konstruita en 1914 kiel milita setlejo. En 1947 iĝis ĉevalbredejo.
  • Grenujo kaj stalo: giganta arkitektura komplekso konstruita de Mulej Ismael.
  • Baseno Agdal: granda akvujo 319 m longa kaj 149 m larĝa. Pli da 2 m profonda. Ĝi estis konstruita de Mulej Ismael por irigacii la ĝardenojn de Meknes.
  • Malliberejo de Kara: la karcero (subtera grenujo) portas la nomon de Cara: portugala arkitekto kaj prizonulo.

Je 33 km nordokcidente de la urbo troviĝas la tre bone konservitajn ruinojn de la romia urbo de Volubilis.

Ĝemelitaj urboj[redakti | redakti fonton]

Meknes en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de Meknes:

Citaĵo
 
Al la marbordo, transe, alŝvebas jam la flugantoj,
ĝis la Meknesa urbo, kiu belture majestas:
-Jen la Sultanpalaco de Ismailo Mulajo,
buntekahelaj pordoj ĉe la murego triobla,
inter kiuj elstaras la Bab Mansur' Aleuja.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 125.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]