Zsuzsa Csiszár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Zsuzsa Csiszár
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1950 (1950-11-30)
en nekonata valoro
Morto 30-an de novembro 2001 (2001-11-30) (51-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

CSISZÁR Zsuzsa [ĈIsa:r ĴUĵa] (1951-2002) estis hungara instruistino kiu instruis Esperanton en bazlernejo kaj mezlernejo de urbo Varpalota, esperantisto ekde 1969, patrino de du denaskulinoj mortis la 8-an de septembro 2002 en Varpalota (Hungario). Ŝi gvidis Esperanto-tendarojn en Zánka (1980-84) kaj Csillebérc (1985-88), Infanajn Kongresetojn, kune kun sia edzo Ernő organizis Renkontiĝojn por Esperant-lingvaj Familioj (REF). En 1987 ŝi estis distingita de Hungara Esperanto-Asocio. Ŝi instruis interlingvistikon en la universitato de la urbo Veszprém (2001-2002).[1]

Zsuzsa Csiszár naskiĝis la 29-an de oktobro 1951, en urbeto Abaújszántó (samloke kiel Kolomano Kalocsay), ŝi lernis Esperanton kun sia estinta instruisto pri historio, Ernő Csiszár, de László Molnár (el Sárospatak) ekde 1969. Ŝi studis la rusan lingvon kaj literaturon en urbo Sárospatak. Ŝi edziniĝis al Ernő Csiszár en 1972. Poste la familio vivis en urbo Várpalota. Ili edukis du denaskajn filinojn: Nóra (1974) kaj Palma (1975) (nun Salomonné Csíszár Pálma - Esperanto-instruistino).

Zsuzsa diplomiĝis pri Esperanto en urbo Szombathely. Ŝi instruis la rusan lingvon kaj Esperanton unue en bazlernejo en Várpalota. Ŝi gvidis Esperanto-tendarojn en Zánka (1980-84) kaj Csillebérc (1985-88) kune kun sia edzo Ernő ŝi organizis Renkontiĝojn de Esperantistaj Familioj (REF). Post la reĝimŝanĝo en Hungario (1989), kiam la rusa lingvo ne plu estis deviga, ŝi diplomiĝis pri la germana lingvo en urbo Veszprém kaj ekinstruis la germanan lingvon kaj Esperanton en la sama gimnazio kiel Ernesto. Ŝi estis tre aktiva en la kultura vivo de la urbo, ŝi multe laboris por la interurbaj rilatoj kun la aŭstra urbeto Wolfsberg. Ŝi mallonge instruis interlingvistikon en la universitato de la urbo Veszprém (2001-2002). Malgraŭ sia grava malsano ŝi senlace laboris. Ŝi mortis la 8-an de septembro en 2002.

Ŝi ripozas kun sia edzo Ernő Csiszár en la tombejo de Szalafő, apud urbeto Őriszentpéter, kie okazis pluraj REF-oj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝo 269.