Zánka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zánka estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj konata somera banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonfüred.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas inter montoj kaj norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely. Ĉe la bordo haveno funkcias. Ankaŭ la junulara tendaro havas stacidomon kaj havenon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1164. En 1548 la turkoj bruldetruis la vilaĝon, kiu senhomiĝis, sed la vinberejoj ĉiam estis kulturitaj. Baldaŭe germanoj refondis la vilaĝon. En 1959 kolĥozo, en 1975 junulara tendaro (nomata junulara urbo) formiĝis. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.

Vilaĝservoj estas aŭtonomio por germanoj, kulturdomo kun interretejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romanika, nun kalvinana preĝejo el la 13-a jarcento, en 1786 barokiĝis
  • iama ŝtonminejo
  • baseno nomata Káli kun naturaj vidindaĵoj