Moshe Lewin (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moshe Lewin
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1921 (1921-11-07)
en Vilno
Morto 14-an de aŭgusto 2010 (2010-08-14) (88-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj angla
Ŝtataneco FrancioUsonoPollando
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato je Tel-Avivo
Okupo
Okupo ekonomia historiisto • historiisto de Orienta Eŭropo • socihistoristo • historiisto • universitata instruisto
vdr

Moshe "Misha" Lewin (/ˌləˈvin/ lə-VEEN; 7a de Novembro 1921 – 14a de Aŭgusto 2010), estis fakulo pri Historio de Rusio kaj Historio de Sovetunio. Li estis grava figuro en la skolo de sovetaj studoj kiu aperis en la 1960-aj jaroj.

Moshe Lewin naskiĝis en 1921 en Wilno, Pollando (nune Vilno, Litovio), filo de judoj kiuj poste mortis en la Holokaŭsto. Lewin vivis en Pollando la unuajn 20 jarojn de sia vivo, kaj fuĝis al Sovetunio en Junio 1941 tuj antaŭ la invadanta Nazia armeo.[1] Dum la sekvaj du jaroj, Lewin laboris kiel laboristo de kolektiva farmo kaj de altforno en metalurgia fabriko.[1] En somero 1943, li enlistiĝis en la Soveta armeo kaj estis sendita al lernejo por oficiroj. Li estis promociita en la lasta tago de la milito.[1]

En 1946, Lewin revenis al Pollando antaŭ elmigri al Francio. Kredanto en la Laborista Cionismo el sia junaĝo, en 1951 Lewin elmigris denove, tiam al Israelo, kie li laboris dum tempo en kibuco kaj kiel ĵurnalisto. Estante tridekjarulo, li faris akademiajn studojn,[1] kaj ricevis sian bakalaŭrigon el la Universitato de Tel-Avivo, en 1961.[2] Tiu saman jaron, Lewin ricevis esploran stipedion por la Sorbono en Parizo, kie li studis la kolektivigon de la Sovetunia agrikulturo.[3] En 1964, li ricevis sian doktorigon tie.[2]

En 1968 li publikigis du gravajn verkojn, unu pri la rusaj kamparanoj kaj la soveta regado kaj alian pri la politika evoluo de Lenino. En 1974 li publikigis verkon pri soveta ekonomio fokuse al Nikolaj Buĥarin. Verko de 1985 estis esearo pri diversaj aspektoj de la soveta socio, kaj de 2005 pri la fino de la soveta epoko fokuse al Miĥail Gorbaĉov.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Nick Lampert, "Preface" al Nick Lampert kaj Gábor Rittersporn, Stalinism: Its Nature and Aftermath: Essays in Honour of Moshe Lewin. Basingstoke, England: Macmillan, 1992, p. x.
  2. 2,0 2,1 Kaiyi Chen, Finding Aid for the Moshe Lewin Papers Arkivigite je 2007-06-18 per la retarkivo Wayback Machine, University of Pennsylvania, Philadelphia, 1998.
  3. Nick Lampert, "Preface," p. xi.