Robert Nielsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Robert Nielsen
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1991 (1991-10-21) (32-jaraĝa)
en Oranmore
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Irlando
Alma mater Universitato-Kolegio de Dublino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Robert Alexander NIELSEN (naskiĝis la 21-an de oktobro 1991[1] en Oranmore, Galivo, Irlando[2]) estas irlanda esperantisto. Li studis ekonomikon kaj politikon ĉe la Universitato Kolegio de Dublino kaj laboras rilate al financo.

Li verkas esperantan blogon Teo kaj Libroj kiu diskutas la movadon kaj politikon, kaj anglalingvan blogon Whistling In The Wind (Fajfante en la vento), kiu diskutas kelkajn temojn inkluzive Esperanton. Li estas kontribuanto por Libera Folio[3] kaj verkis artikolojn por Monato, Beletra Almanako kaj Kontakto. Li estas estrarano de la esperanta grupo ĉe Reddit.

Li eklernis esperanton en 2014 kaj trapasis la KER-ekzamenon je nivelo C1 en 2016[4]. Li volontulis plentempe ĉe E@I en Partizanske, Slovakio de septembro 2015 ĝis septembro 2016[5] kaj ĉe la Esperanto-Kultur-Centro[6] en Francio de oktobro 2016 ĝis majo 2017.

En Junio 2018, li estis elektita kiel komitatano B de TEJO por la mandato 2018-2020[7][8][9] En Julio 2020, li estis elektita kiel estrarano de TEJO kun respondeco pri landa kaj faka agado[10]. Li demisiis je la 10a de novembro[11] pro "seniluziliĝo"[12].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]