Europa - Demokratie - Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anoj de la refonda kunveno de EDE (Germanio) en 2008

Europa - Demokratie - Esperanto, en Esperanto nomata ankaŭ EDE-GermanioGermana EDE, estas la germana sekcio de la federacio Eŭropo - Demokratio - Esperanto. Ĝi fondiĝis unue por partopreni en la eŭropaj balotoj de 2004 kaj refondiĝis en 2008 por partopreni en la eŭropaj balotoj 2009.

Historio de EDE (Germanio)[redakti | redakti fonton]

La ideo fondi esperantistan partion aŭ liston por partopreni eŭropajn balotojn naskiĝis en Francio jam en printempo 2003. En la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en Veclaro je la jarŝanĝo 2003/2004 kelkaj germanaj studentoj transprenis tiun ĉi ideon de francoj. Mallonge poste, la 7-an de januaro 2004, aperis la unuaj mesaĝoj en nove fondita reta dissendolisto pri la projekto. La retaj diskutoj rapide vigliĝis, kaj la 1-an de februaro 2004 fondiĝis en la nordgermana urbo Emden la asocio "Europa - Demokratie - Esperanto".

Ĝia estraro konsistis el David Möbius (prezidanto), Katja Ribold (trezoristino) kaj Sebastian Kirf. Unu tagon post sia fondiĝo la asocio elektis la sekvajn 5 kandidatojn por la eŭropaj balotoj: Reinhard Selten (nobelpremiito pri ekonomiko), David Möbius, Gesine Wünsch, Sebastian Kirf kaj Jan Genin.

Por partopreni en la balotoj, la asocio devis kolekti 4 000 subtenajn subskribojn (kun konfirmo de la koncerna urba registrejo, ke la subskribinto vere estas voĉdonrajta), sed jam restis por tio nur ĉirkaŭ du monatoj da tempo. Komence de aprilo 2004 montriĝis, ke la nombro de subtenaj subskriboj estas nur ĉirkaŭ 2 500. La asocio do devis rezigni pri partopreno en la balotoj de 2004.

Malvigliĝo post la balotoj de 2004[redakti | redakti fonton]

Post la nerealiĝinta partopreno en la balotoj de 2004 la asocio ĉesis funkcii. Ne plu okazis la jara membrokunveno (kiu devus laŭstatute okazi ĉiujare). Post la fondo, la asocio neniam klopodis akcepti novajn membrojn, tiel ke ĝia membraro probable konsistadis nur el la 7 fondintoj. La reta forumo de EDE (Germanio) malvigliĝis. Malgraŭ la manko de agokapablo, la asocio daŭre estas registrita ĉe la loka tribunalo de Aurich.

Refondo antaŭ la balotoj de 2009[redakti | redakti fonton]

EDE-Germanio refondiĝis en Wiesbaden la 5-an de julio 2008. Estraranoj fariĝis Manuel Cebulla (prezidanto), Eugen Macko kaj Ulrich Matthias (vicprezidantoj), Konrad Gramelspacher kaj Alfred Schubert. La asocio estas registrita ĉe la loka tribunalo de Wiesbaden.

En la sama tago la asocio nomumis siajn kandidantojn por la eŭropaj balotoj 2009. En sekreta voĉdono oni elektis por la lokoj 1 ĝis 10 de la listo la sekvajn kandidatojn:

  1. Prof. d-ro Reinhard Selten
  2. Manuel Cebulla
  3. d-ro Ulrich Matthias
  4. d-ro Eugen Macko
  5. Marianne Buchholz-Maurer
  6. Alfred Schubert
  7. Nan Matthias-Wang
  8. Steffen Eitner
  9. Konrad Gramelspacher
  10. Hervey Taunton

La balotoj de 2009[redakti | redakti fonton]

La asocio devis kolekti 4 000 subtenajn subskribojn por rajti partopreni en la balotoj. Ĝi komencis la kolektadon la 29-an de julio 2008 devis fini ĝin antaŭ la limdato 31-a de marto 2009. La kolektado sukcesis; jam la 23-an de marto la asocio transdonis eĉ 5 240 subskribojn al reprezentanto de la balotestro en Wiesbaden - ĉiuj jam kun la konfirmo de la respektiva urba administrejo pri tio, ke la subskribinto estas voĉdonrajta. Restis ĉe la asocio tiam 288 pliaj, ankoraŭ nekonfirmitaj subskriboj. Entute la asocio kolektis ĝis la 31-a de marto 2009 eĉ pli ol 6 000 subskribojn.

La 10-an de aprilo 2009 la balota komisiono decidis, ke EDE rajtas partopreni en la eŭropaj balotoj 2009 en Germanio.

En la eŭropaj balotoj la 7-an de junio 2009 Europa - Demokratie - Esperanto ricevis entute 11 772 voĉojn (0,045 %).

Post la balotoj, kelkaj anoj de Europa - Demokratie - Esperanto inciatis la fondon de la esperantista partio UNU MONDO, kies ĉefa celo estas justa tutmondiĝo.

La balotoj de 2014[redakti | redakti fonton]

La asocio starigis liston de kandidatoj, sed ne sukcesis kolekti 4 000 subtenajn subskribojn. Ĝi ne publikigis la nombron de la kolektitaj subskriboj.

La balotoj de 2019[redakti | redakti fonton]

La asocio starigis liston de kandidatoj, sed ne sukcesis kolekti 4 000 subtenajn subskribojn. Ĝi ne publikigis la nombron de la kolektitaj subskriboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]