Eugen Macko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eugen Macko


Eugen MACKO [Ojgn Mako] (naskiĝis en 1943 en Szabadka) estas germana esperantisto.

Li estas diplomita inĝeniero, doktoro pri filozofio kaj instruisto pri jogo.

Li studis konstruteknikon je la Beograda Universitato, sed laboris nur 3 jaron kiel konstruinĝeniero en Germanio. Tuj poste li studis filozofion, internacian politikon kaj socipsikologion ĉe la Munkena Universitato. Li ekzercas jogon ekde la infanaĝo kaj fariĝis joginstruisto laŭ la normoj de la Eŭropa Jogo-Unio (EYU).

Li esperantistiĝis post la sperto de la internacia etoso en la la UK de Brajtono 1989.

Li estas vicprezidanto de la federacio de EDE (Eŭropo - Demokratio - Esperanto) ekde 2007 kaj same vicprezidanto de de ĝia germana sekcio Europa - Demokratie - Esperanto ekde 2008.

[redakti] Verkoj

  • Filozofiaj verkoj en germana lingvo, tradukitaj al Esperanto: "Limo kaj fino de la Hegela dialektiko", "La Rosenzweiga nova pensado de la dialogiko", "La ne-dialektika ontologio de Heidegger". La laboraĵoj estas kunigitaj en unu libro sub la titolo: "Dialogiko je la fino de la dialektiko"
  • Diversaj recenzoj, komentoj, filozofiaj, politikaj kaj socipsikaj eseoj en diversaj ĵurnaloj kaj interretaj listoj.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Retejo de Eugen Macko
Ekstera ligilo  Sinprezento de Eugen Macko kiel kandidato de EDE (en la germana)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj