Manuel Cebulla
El Vikipedio
Manuel CEBULLA (naskiĝis en 1965 en Essen) estas germana esperantisto.
Laŭ profesio, li estas tradukisto kaj interpretisto pri la albana lingvo, juristo (magistro) kaj konsilisto pri la datumprotektado.
Li studis i.a. geografion, historion, politologion, ekonomian juron kaj amaskomunikilan juron. Li loĝas en Essen kun sia edzino kaj filino.
Li eklernis Esperanton jam en la 1980-aj jaroj, sed dum longa tempo ne multe okupiĝis pri la lingvo. En junio 2008 li komencis entuziasme labori por la refondo de la asocio Europa - Demokratie - Esperanto (EDE) en Germanio. La 5-an de julio 2008 la refonda kunveno elektis lin prezidanto. Li kandidatos por la listo de EDE Germanio en la Eŭropaj balotoj 2009 sur la dua loko (post prof. d-ro Reinhard Selten).
[redakti] Verkoj (en la germana)
- Sprachmittlerstrafrecht. Die strafrechtliche Verantwortlichkeit der Dolmetscher und Übersetzer (la kriminalajura respondeco de interpretantoj kaj tradukantoj), Berlin 2007. Prezento de la libro
- Das Urheberrecht der Übersetzer und Dolmetscher (la aŭtora rajto de tradukantoj kaj interpretantoj), Berlin 2007. Prezento de la libro
