Diskuto:Europa - Demokratie - Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kontraŭas la proponitan kunigon de tiu ĉi artikolo kun Eŭropo - Demokratio - Esperanto, ĉar efektive temas pri malsamaj asocioj. Verŝajne en la venontaj du jaroj (okaze de la balotoj de 2009) ankaŭ la germana EDE revigliĝos, kaj tiam estos sufiĉe da informoj por vere ampleksaj artikoloj. Mi eĉ ŝatus havi tri artikolojn, ĉar laŭ mia scio ekzistas/-is franca EDE, germana EDE kaj eŭropa EDE. Ulrich Matthias 18:12, 14. Jan 2007 (UTC)

Bone. Ni verŝajne devas legi la artikolojn pli diligente! Dankon pro la malviŝo. Ni subtenos tri pliajn artikolojn por la tri landaj partioj, se ni ne malpligrandigos ĉi tiun. -- Yekrats 10:06, 1. Maj 2007 (UTC)

Rezulto de la voĉdonado[redakti fonton]

Laŭ la rezultopaĝo en la retejo de la germana balotoficejo ([1]) EDE atingis 11772 voĉojn. Tamen en la germana Vikipedi-artikolo de:Europa_–_Demokratie_–_Esperanto konstatas 11859 voĉojn, ligante kiel pruvo al adreso en la sama retejo ([2]), kiu aktuale ne enhavas tiajn rezultojn, sed atentigas ke la rezulto disdonita „hodiaŭ“ (kiu ŝajnas signifi la 8an de julio!) je la 1-a horo estas ĝustigata, kaj ke oni baldaŭ eldonos ion novan. Kio kauzis tion malmultiĝon je 87 voĉoj, mi nescias. --91.8.246.84 10:17, 30. Aŭg 2009 (UTC)