Kolbaso de Tuluzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du kolbasoj de Tuluzo krudaj

La kolbaso de Tuluzo (france saucisse de Toulouse, okcitane salsissa de Tolosa) estas tipa kolbaso de la urbo Tuluzo (Francio). Ĝi havas famon ĉar ĝi estas unu el la nepraj ingrediencoj de la cassoulet, ankaŭ alia tipa plado de la regiono sed kies renomo transiras la limojn de la okcitana kuirarto (eĉ la francan).

Temas pri franca kolbaso simila al la botifaro kaj farita el viandhaketaĵo el porko miksita kun akvo, sukero, salo kaj pipro. Ĝi konserviĝas en la intestoj mem de la besto kio donas al ĝi rozkolorecan koloron kaj grandon el 26 ĝis 28 mm larĝe kaj inter 12 kaj 15 cm longe (kutime oni vendas ĝin envolvita sur si mem).

Oni malpermesas la aldonon de graso kaj konservaĵoj, kio malpermesas ĝian konservadon por pli ol unu semajno.

Krom en la cassoulet, ĝi ankaŭ estas uzata por la kradrostilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]