Diskuto:Alzaco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forigis averton pri malneŭtraleco, ĉar ĝi ne estis klarigita en tiu ĉi diskutpaĝo.--kani (diskuto) 14:43, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Informkesto[redakti fonton]

Temas pri regiono, kaj eksa administra unuo.

Do la nun uzita informkesto "administra unuo2" malpli taŭgas ol informkesto regiono. Sj1mor (diskuto) 08:49, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Dubindaj ruĝaj ligiloj pri regionaj lingvoj[redakti fonton]

@Sj1mor, Moldur, Kani, kaj Dominik: Tute konsentite pri apliko de la informkesto regiono! Sed lige al la informkesto mi havas apartan dubon:
lingvoj de Alzaco (jen ankoraŭ dialekta mapo) en la 19-a jarcento, kulturaj spuroj de tio plurestas hodiaŭ
En la nuna informkesto aperas indiko pri "Lingvoj" (ĝin metis la uzanto "@Theomanou:" en somero 2017): "Franca (nura oficiala); franca el Alzaco, alemana (alzaca dialekto), franĉkontea, francika, Welche, Yédisch-Daïtsch (alzaca jida)". Mi havas la impreson el propraj restadoj en Alzaco, ke la germanlingvaj alzacanoj kiel ankaŭ multaj aliaj alemanaj dialektanoj en Svislando kaj Baden-Virtembergo ofte uzas la alemanan dialekton parole kaj la altgermanan skribe. Do miaopinie mankas la germana en la listo. Klaras kio estas la franca, germana kaj alemana (alzaca dialekto). La aliaj kvin proponataj paĝotitoloj ĉiuj ĝis nun estas ruĝaj ligiloj. franĉkontea, francika, Welche, Yédisch-Daïtsch korespondas al la lingvotitoloj "Langues traditionnelles: Alsacien, Franc-comtois (d:Q510561), Welche d:Q1401655 (fakte subvariaĵo de la lorena dialekto de la franca d:Q671198) kaj Yédisch-Daïtsch aŭ per pli simplaj literoj Jéddischdaitsch (la alzaca judgermana, d:Q3190670)" en la koncerna franca informkesto. Sed ne klaras al mi kiu estus la "francika lingvo" kaj aparte, kiel oni povus plenigi tutan artikolon pri la ezotera titolo "franca el Alzaco". Laŭ kiuj referencoj, laŭ kiu pravigo tiuj ruĝaj ligiloj entute metiĝis ĉi-tie, kaj kiel oni imagus transformi tiujn ruĝajn ligilojn al artikoloj???
Aliflanke la apuda mapo montras ke tradicie inter germanaj dialektoj en Alzaco ankoraŭ parolatas la mape malhelblua rejnfranka dialektaro en Sarre-Union kaj nordokcidenta Alzaco kaj la mape mezblua palatinata germana dialektaro en nordorienta Alzaco, pri kiuj ekzistas esperantlingvaj artikoloj, do ne estas ruĝaj ligiloj. Mi ne certas ĉu necesas informkeste aldoni tiujn du dialektarojn, kiuj kovras nur kompare malgrandan regionon - sed mi mencias ilin simple ĉar pri ili ekzistas esperantlingvaj artikoloj. --ThomasPusch (diskuto) 10:20, 21 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]