Thann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Thann

Thur Thann.jpg

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Alzaco
Departemento
Blason68.PNG
Haut-Rhin (subprefektejo)
Arondismento Thann (ĉefurbo)
Kantono Thann (ĉefurbo)
Urbestro S-ro Jean-Pierre Baeumler
2008-2014
Poŝtkodo 68800
Kodo laŭ INSEE 68834
Demografio
Loĝantaro 8 033
1999
Loĝdenso 642,1 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
47°48′26″N 7°06′19″O  /  47.80722°N, 7.10528°O / 47.80722; 7.10528 (Thann)Koordinatoj: 47°48′26″N 7°06′19″O  /  47.80722°N, 7.10528°O / 47.80722; 7.10528 (Thann)
Alto De 328 al 922 m
Areo 12,51 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Thann-Position.png
v  d  r
Information icon.svg

Thann (prononcu [tan]) estas franca komunumo en la departemento Haut-Rhin kaj en la regiono Alzaco. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. Tiu malgranda urbo troviĝas proksimume 50 km for de la germana limo.

Thann havas ĉirkaŭ 8 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Thannois en la franca lingvo.

La urbo[redakti | redakti fonton]

Urbocentro

Thann staras ĉe la enirejo de la bela valo de la Thur-rivero, kaŭranta ĉe la piedoj de la vogezaj antaŭmontoj. La malnova urbo etendiĝas ĉirkaŭ la kolegiejo Sankta Ubaldo, juvelo de gotika arkitekturo, konstruata de la 13-a ĝis la 15-a jarcento. La impona konstruaĵo kaj ĝia spajro je alteco de 78 metroj memorigas, ke Thann, situanta sur la internacia akso ItalioNederlando, estis fama pilgrimejo.

Thann estas superstarata de ruinoj de la kastelo Engelbourg (germane: Engelsburg, anĝelkastelo), kromnomataj « sorĉistin-okulo ». Kiam tiu kastelo el la 13-a jarcento estis detruita dum la 17-a jarcento, granda parto de ĝia dika turo falis flanken, kaj nun aspektas kiel ringego okul-aspekta. La urbo estas komenciĝejo de la vina ŝoseo. Ĝi orgojle havas vinberrikoltan tradicion, kiel atestas la fama vitejo Rangen ĉe abruptaj flankoj de monteto. Tiu vinberejo, kiu iam imponis al Michel de Montaigne (kiu haltis en Thann dum vojaĝo al Italio en 1580), estas hodiaŭ entute klasifikita kiel altkvalita kaj famega vitejo.

En la sorĉistin-turo, iama parto de urba ĉirkaumurego, estas muzeo prezentanta la diversajn alzacajn vitejajn grundojn kaj la vinberrikoltan laboron.

La iama tritiko-halo el la jaro 1519 ŝirmas hodiaŭ muzeon pri loka arto kaj historio.

Kolegiejo[redakti | redakti fonton]

La kolegiejo

Unue simpla kapelo omaĝanta la miraklon de Sankta Ubaldo, pro la graveco de la pilgrimado, ĝi poste ampleksiĝis al kolegiejo.

Ekstero[redakti | redakti fonton]

Kun la strasburga katedralo, la kolegiejo estas unu el la konstruaĵoj, kiu plej reprezentas la rejnan gotik-arton en Alzaco. Ĝi ŝuldas sian nomon al la kanonika kolegio de la urbo Sankta Amarino, kiu instaliĝis ĉi tie en 1442. La konstruado de la kolegiejo daŭris pli ol du jarcentojn, de la fino de la 13-a jarcento ĝis la 15-a jarcento. Remy Faesch, lasta verkomastro de la kolegiejo, starigis de 1430 ĝis 1492 la nordan baz-flankon, la okangul-forman parton kaj la sonorilturon kun ties spajro (78m) finitan en 1516.

La okcidenta fasado estas ornamita per rimarkinda portalo kun 3 timpanoj, unikaj en Francio. 150 scenoj riĉaj je 500 personoj rakontas sur la ĉefa timpano, la vivon de la virgulino, sur la dekstra timpaneto, la naskiĝon kaj la historion de la tri reĝoj kaj fine, sur la maldekstra timpaneto, la kristan krucumon. Gargojloj, ĥimeroj kaj glazuritaj tegoloj emfazas la majeston de la konstruaĵo.

Interno[redakti | redakti fonton]

Timpano de la kolegiejo

Ene, la tri gotikaj stiloj – primitiva, radistila kaj flamstila – estas reprezentitaj. Skulptitaj el kverka kaj el juglanda ligno, la sidfakoj de la ĥorejo, kiuj formas proprastile la plej ampleksan ensemblon en Alzaco, datiĝas de la 15-a kaj de la 16-a jarcentoj. Multnombraj insignoj, la plejparto lokitaj sub la volboj, priskribas la aliancojn de la habsburga firmo dum la 15-a jarcento kaj la konkordojn de la senjoroj de Thann.

La vitraloj (15-a jarcento) distribuitaj je 8 vitralegoj 15 metrojn altaj, inundas la ĥorejon per lumo kaj koloro. La vitraloj, kiel la timpanoj, legiĝas de malsupre supren kaj de maldekstre dekstren.

Legendo de Sankta Ubaldo[redakti | redakti fonton]

Poezia legendo rakontas la originojn de Thann. Ĝi raportas, ke en la jaro 1160 mortis en Gubbio (urbo en Umbrio en Italio) la episkopo Sankta Ubaldo. Disdoninte sian tutan riĉaĵon al malriĉuloj, li promesis al sia loreno-devena servisto (eble nederland-devena), senŝuldiĝi al li per dono, post sia morto, de sia episkopa ringo. Sed, volante forpreni la ringon, la servisto forŝiris samtempe la dekstran dikfingron, kiun li lokis en la alveolon de sia bastono.

Post transiro de la Alpoj, li alvenis la 30-an de junio 1161 sur la lokon, kie troviĝas nun la preĝejo kaj kiu tiam estis kovrata de abioj. Li metis sian bastonon kontraŭ unu el ili kaj ekdormis. Je lia vekiĝo, dezirante pluigi sian vojaĝon, li konstatis kun teruro, ke lia bastono enradikiĝis. Samtempe, la grafo de Ferrette, senjoro de la Engelbourg-kastelo, kies ruinoj nune superstaras la urbon, vidis 3 lumojn super la arbaro. La pilgrimulo klarigis al li, ke li estas portanto de relikvo. La senjoro vidis en tiu mirindaĵo la volon de Dio. Li promesis konstrui kapelon sur la loko kaj tuj la bastono liberiĝis.

Memore al tiu legendo, oni bruligas ĉiujare, la vesperon de la 30-a de junio, 3 abiojn sur la kolegieja placo. La festo nomiĝas "forbruligo de la 3 abioj".

Thann-Gubbio: realo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo, la relikvo konsistas el la dekstra dikfingro de la episkopo. La lastaj sciencaj ekspertizoj (1976) konfirmas ke la Thann-relikvo ja devenas de la korpo de la episkopo Sankta Ubaldo de Gubbio. Temas tamen ne pri lia dikfingro sed pri 35-milimetra haŭt-fragmento, elprenita el la ekstera parto de la dekstra malgranda fingro. En Gubbio, la korpo de Sankta Ubaldo ripozas en vitra korpujo, kiu troviĝas en la baziliko de la Monte-Ingino, supre de la urbo. Ĉiujare, la 15-an de majo, okazas en Gubbio la "Corsa dei tre Ceri", la kurkonkurso de tri kandelegoj, kiuj celebras, en escepta fervoro, la datrevenon de la episkopo-morto.

Forbruligo de la tri abioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare, la bruligo de la tri abioj memorigas la kreon de la urbo. La festo, duon-profana kaj duon-religia, omaĝas la miraklon de Sankta Ubaldo. Partoprenas ĝin inter 5000 kaj 10 000 homoj.

Festo-historio[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias, kiam la unuaj abioj estis bruligitaj. Laŭ urbaj arkivoj, la festo naskiĝis en 1458. Pilgrimuloj kaj komercistoj alkuris al Thann por 4 festaj tagoj, de la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio. Oni elektis tiam 3 abiojn ĉirkaŭ 7,8 metrojn altaj, kiuj estis instalitaj antaŭ la norda portalo de la kolegiejo. En tiu epoko, la placo Joffre (la nuna ĉefa placo, ĉe la kolegiejo) estis nur tombejo. La nuna placo akceptas la forbruligan feston nur de la fino de la 18-a jarcento.

Abioj-konstruado[redakti | redakti fonton]

La abioj estas konstruataj de la teknika urba dungitaro. Hakitaj en loka arbaro, la abioj estas senbranĉigitaj. La trunkoj estas segitaj orte laŭ sia tuta longeco krom 1,5 metrojn for de la bazo. La matenon de la 30-a de junio, la abioj estas distiritaj kaj ŝtopitaj per ligneroj kaj aliaj fajrigeblaj materialoj. Branĉoj estas uzataj kiel ornamaĵo. La forfajriganto ekbruligas la abiojn, unu post la alia, per torĉo.

La 3 abioj reprezentas la 3 lumojn de la legendo. Ili estas kufumitaj per flago, ĉiu alikolora, kiu reprezentas ĉu nobelecon (blanko), ĉu ŝtaton (ruĝo), ĉu klerikecon (bluo).

Festo-programo[redakti | redakti fonton]

La 30-an de junio, estas elmontrata la relikvo en relikvujo. La kolegiejo estas kun atento aparte ornamita. Posttagmeze okazas diversaj muzikaj kaj sportaj prezentadoj. Je la 21-a kaj duono komenciĝas la vesproj honore al Sankta Ubaldo en la kolegiejo. Ĉiam ĉeestas ankaŭ delegacio el Gubbio (Italio). Altnivela koruso kantas belajn omaĝajn kantojn al Sankta Ubaldo en la franca, itala, germana kaj latina. Je la fino de la ceremonio, fajrobrigado surŝultrigas porteblan homgrandan statuon de la sanktulo kaj promenigas ĝin. Komenciĝas tiam la torĉoprocesio. Sekvas la statuon urbestro, urbaj gravuloj, oficialaj invititoj, pastroj, geskoltoj, gubbia delegacio. Je la 23-a, la abioj ekbrulas. Miloj da homoj rigardas la spektaklon kaj aplaŭdas, kiam ĉiu abio falas. Kiam la abioj forbrulis, fajrosoldatoj estingas la restaĵojn kaj aperas belegaj artefaritaj fajraĵoj, kiuj majestigas la kolegiejon en kolora lum-batalo.

Kiam la festo finiĝas, spektintoj rikoltas cindrojn, ĉar ili donas onidire bonŝancon al siaj posedantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.




Flago de Alzaco Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller · Brumath · Brunstatt · Cernay · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller · Haguenau · Hoenheim · Horbourg-Wihr · Huningue · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse · Mundolsheim · Munster · Mutzig · Obernai · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aŭ-Mines · Saint-Louis · Sausheim  · Saverne · Schiltigheim · Sélestat · Soultz-Haut-Rhin · Strasbourg · Thann · Wasselonne · Wintzenheim · Wissembourg · Wittelsheim · Wittenheim


Alzaco - Listo de urboj de Francio