Illzach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Illzach
Preĝejo en Illzach
Preĝejo en Illzach
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Alzaco
Departemento Haut-Rhin
Arondismento Mulhouse (Mülhausen)
Kantono Illzach
Komunumaro aglomeraĵo Mulhaŭzo-Alzaco
Urbestro Jean-Luc Schildknecht (2014–2020)
Insee-kodo 68154
Poŝtkodo 68110
Demografio
Loĝantaro 14 680 (2009)
Loĝdenso 1 957,3 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 47° 47′ N, 7° 21′ O (mapo)47.7830567.348611Koordinatoj: 47° 47′ N, 7° 21′ O (mapo)
Alteco 228 ĝis 237 m
Areo 7,5 km2
Situo
Illzach (Francio)
Illzach (Francio)
DEC
Map
vdr

Illzach estas franca komunumo kun proksimume 15 000 loĝantoj situanta norde de Mulhaŭzo (Mulhouse/Mülhausen) en la departemento Haut-Rhin kadre de la regiono Alzaco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

  • La komunumo de Illzach estas la kvara de la departemento Alta-Rejno kaj estas grava elemento en la urba unuo de Mulhouse, proksime de la germanaj kaj svisaj landlimoj, facile alirebla per la aŭtoŝoseoj A35 kaj A36. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 7,5 km².

La komunumo entenas la kvartalon Modenheim.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • La loko estis ekokupita 4 jarmiloj antaŭ nia erao kun alveno de agrikulturistoj, kiuj konstruas rektangulajn kabanojn en la industriaj zonoj de Modenheim - insulo Napoleono.
  • En la gaŭlo-romia epoko, Illzach nomis sin Uruncis. Situante ĉe la kruciĝo de strategiaj romiaj vojoj, la vilaĝo spertis ian prosperecon, tion atestis la ekzisto de varmbanejoj, sed ĝi troviĝas ankaŭ sur la vojo de la invadoj. Plurfoje detruita, ĝi estis fortikigita meze de la 4a jarcento P.K. kun garnizono de ĝermanaj kunhelpantoj, ĝis meze de la 5a jarcento .
  • En 1437 la Respubliko de Mulhouse akiris la vilaĝojn Illzach kaj Modenheim por 3200 florintoj. Sekve al tio Illzach spertis fruan respublikan funkciadon kaj poste estos aliancanta al la Helveta Konfederacio ĝis la franca revolucio. Tamen, troviĝante ekster la remparoj de Mulhouse, la vilaĝanoj suferis pro la konfliktoj oponantaj la Respublikon de Mulhouse al la loka nobelaro, kiu provis akiri la regadon. Illzach kaj Modenheim estis plurfoje detruitaj: fare de la Armanjakoj en 1444, de la najbara reganto Pierre de Réguisheim en 1446, de la aŭstroj en 1468 kaj 1589.
  • En 1798 la Granda Konsilio de la Respubliko de Mulhouse voĉdonis favore al la kuniĝo de la urbo al Francio. Illzach kaj Modenheim iĝis franca komunumo.
  • Legendo rakontas, ke tri Illzach-anoj forlasante urban restoracion post troa drinkado, decidis kapti la lunon en la rivero Ill pere de pluv-ombrelo. Ili ja estis bone rimarkitaj, tial la Illzach-anoj estis krom-nomitaj "luno-kaptantoj".

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2007 2008
6688 10.575 14.988 15.396 15.485 14.947 15015 14.889 14568
Nombro konata ekde 1962 :Loĝantaro sen duobla kalkulo

Prognizita por 2006 : 15311 loĝantoj

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la haveno Ile Napoléon administrata de la komerca kaj industria ĉambro Sud-Alzaco Mulhouse.

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Personoj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flago de Alzaco Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim