Rixheim
Rixheim estas urbo en la franca regiono Alzaco en la departemento Haut-Rhin. Dum la jaro 1999 la urbo havis 12.608 enloĝantojn.
Rixheim situas oriente de Mulhouse. En la urbo interalie situas eksa komandejo de la Germana Kavalira Ordeno.
Longan tempon la urbo estis centro de tapeto-fabrikado. Pri tio memorigas urba tapeta muzeo.
Geografio [redakti]
Je 5 kilometroj de Mulhouse, ĉe la aŭtoŝosea interkruciĝo de Strasbourg kaj Mulhouse al Bazelo (A35-A36 en Sausheim) kaj de Habsheim al Ottmarsheim (malnovaj romiaj vojoj), la komunumo de Rixheim ĝuas privilegian situon, en parto de la rejna ebenaĵo ĉe la limo de la ŝtatbiena arbaro Hardt, ĉe la montetoj de Sundgau kaj ĉe la rivero Ill. Altitudo varias inter 365 metroj (Zürenwald) kaj 232 metroj (Pont du Bouc).
Partnera urbo [redakti]
Lohne en Malsupra Saksio (Germanio).
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala TTT-ejo de la urbo (france)
- La tapetomuzeo de Rixheim (france kaj angle)
- Privata TTT-ejo pri Rixheim
|
|||
|
Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller · Brumath · Brunstatt · Cernay · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller · Haguenau · Hoenheim · Horbourg-Wihr · Huningue · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse · Mundolsheim · Munster · Mutzig · Obernai · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aŭ-Mines · Saint-Louis · Sausheim · Saverne · Schiltigheim · Sélestat · Soultz-Haut-Rhin · Strasbourg · Thann · Wasselonne · Wintzenheim · Wissembourg · Wittelsheim · Wittenheim |