Illkirch-Graffenstaden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Illkirch-Graffenstaden
La urbodomo de Illkirch-Graffenstaden
La urbodomo de Illkirch-Graffenstaden
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Alzaco-Ĉampanjo-Ardenoj-Loreno
Departemento Bas-Rhin
Arondismento Strasburgo
Kantono Kantono Illkirch-Graffenstaden
Komunumaro Eŭrometropolo Strasburgo
Urbestro Jacques Bigot (2014–2020)
Insee-kodo 67218
Poŝtkodo 67400
Demografio
Loĝantaro 26 455 (2013)
Loĝdenso 1 191,1 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 31′ N, 7° 43′ O (mapo)48.524727.71444Koordinatoj: 48° 31′ N, 7° 43′ O (mapo)
Alteco 139 ĝis 146 m
Areo 22,21 km2
Situo
Illkirch-Graffenstaden (Francio)
Illkirch-Graffenstaden (Francio)
DEC
Map
vdr

Illkirch-Graffenstaden (prononco [ilkiʁʃ gʁafənʃtadən] aŭ [ilkiʁç gʁafənʃtadən] ; alzace: Ìllkìrich-Gràffestàde ; esperante: Illkirko-Grafurbo) estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Strasburgo en la departemento Bas-Rhin, en la regiono Alzaco-Ĉampanjo-Ardenoj-Loreno. Ĝi havis 26 455 loĝantojn en la jaro 2013.

Ĝi apartenas al la historia kaj kultura regiono Alzaco. Ĝiaj loĝantaroj nomiĝas Illkirchois.

Dum la aneksado de Alzaco-Loreno al la Germana Imperiestra Regno, la urbo nomiĝis Illkirch-Grafenstaden (nur unu f). Tiu nomo estas uzata ankoraŭ en la germana.

Antaŭe, Illkirch kaj Graffenstaden estis du malsamaj vilaĝoj. Fakte, Illkirch-Graffenstaden ne estas kiel aliaj klasikaj urboj : ni ne povas vidi la limojn inter la malnovaj vilaĝoj, ĉar la sama strato, kun malnovaj dometoj, unuiĝas la urbo. Novaj konstruadoj aperas inter la malnovaj, kaj novaj kvartaloj pliigi la surfacareon de la urbo.

La urbo limas kun Strasburgo (kvartalo Meinau), Ostwald, kaj Geispolsheim, kaj ĝi estas penetrita per la rivero Ill.

Multaj partoj de la urbo kaj lia ĉirkaŭaĵo (inkluzive Ostwald) estis operaciitaj de la ŝtonminoj. Tial ni trovos tie multaj lagoj, kiel la lago Achard, la Baggersee, la fosaĵoj malantaŭ la fortikaĵo Uhrich, kaj la lageto Gerig en Ostwald.

Ofte, franclingvaj loĝantoj nomas la urbon kiel Illkirch, ĉar Graffenstaden estas malfacila por prononci pro la germana konsonanco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Illkirch-Graffenstaden situas en la suda periferio de Strasburgo, kaj ĝi estas membro de la Eŭrometropolo Strasburgo (ES). Ĝi estas la tria urbo de la ES pro la nombro de liaj loĝantaroj (ĉirkaŭ 27.000), la kvara de la departemento Bas-Rhin kaj la sesa de Alzaco.

Ĝi kovras 22,21 km². La plejparte de la komunumo estas oriente la rivero Ill, kaj ĝi estas penetrita de la Kanalo de la Rodano al la Rejno.

Ĉirkaŭ Illkirch-Graffenstaden
Ostwald Strasburgo
Geispolsheim Illkirch-Graffenstaden Strasburgo
Fegersheim Eschau

Transporto[redakti | redakti fonton]

La linioj A kaj E de la tramo de Strasburgo iras ĝis Illkirch-Graffenstaden.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]