Vinberrikolto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
tranĉado de la vitgrapolo

En la Norda duonglobo vinberrikolto disvolviĝas ĝenerale inter julio kaj oktobro, laŭ la klimatoj. Esceptoj estas kelkaj apartaj vinoj, kiel Tokaj-vino en Hungario, por kiuj oni atendas, ke la beroj estus jam iomete putriĝintaj, cele ricevi pli sukerriĉa suko, eĉ okaze de la "Glaciovino" en suda Germanio, atendatas, post la unuaj frostoj. La rendimento estas tiakaze komprenebla malaltaj, kaj la vinoj tiel produktitaj fajnaj kaj multekostaj. En Suda duonglobo (Ĉilio, Argentino) la rikolto pluigenda

Teĥnikoj[redakti | redakti fonton]

Tradicioj ligitaj je vinberrikolto[redakti | redakti fonton]

Unu elinter la ĉefaj diskuttemoj dum dungo de portempaj laboritoj por la vinberrikolto estis la nombro kaj konsisto de la manĝoj, per kiuj la posedanto devis laŭtradicie servi al la vitberrikoltistoj. Ĝanerale kvar rapidmanĝetoj surkampaj dum la tago - plus vino laŭvole! - kaj solida vespermanĝo.
Menuo de la surkampaj rapidmanĝetoj estis sama kiel dum fojnrikolto kaj grenrikolto. Foje ege simplaj: en Provenco pano kaj ajlo-bulberoj kaj cepoj. Foje pli solida: en Vogezoj ŝinko, omletoj lardo-supo kaj patkuko. En Ĉampanjo, tero de la Ĉampano-vino, estis rezervita la kapo de la ĵu buĉita porko, por fari el speciala pasteĉo.
Sed ĉefe solidaj estis la vespermanĝoj. En Tours-regiono tradicia estis la kuniklaĵo kun sekprunoj. En Beaujolais ĝi konsistis el supo, kukurbo- aŭ terpomo-kremkukaĵo, salato freŝfromaĝo. En Alzaco ĝenerale fazeolo- au lento-kaĉo, legomsupo, vianda plado akompanata per terpomoj. Fakte estis multe da variado,ĉar la menuo dependis ankaŭ de la talento de la dommajstrino, aŭ de la kuiristino dungita okazocele, depende de la plimalplia riĉeco de la vitposedanto. Ĉie, en Francio ĝis proksimume 1914 (epoko kiu ofte markis perdiĝo de multaj tradicioj kaj vivĝuaj kaj sociemaj kutimoj), post ĉiu vespermanĝo okazis balo inter la rikoltlaboristoj, kaj la posedanto. Kaj laŭtradicie estis sorto de unuela viberrikoltisto eki la balon invitante la edzinon de la vitoposedanto je la unua danco.