Beaujolais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Boĵolezo (franclingve beaujolais [boĵoLE]) estas vinregiono en la mezorienta parto de Francio, norde de la urbo Liono, ofte rigardata kiel suda parto de la vinregiono Burgonjo. Ĝi estas montetaro ĉe la okcidenta flanko de la saona valo.

Vino[redakti | redakti fonton]

Boĵoleza vino estas precipe ruĝa vino el la vitospeco gamajo (gamay). En la 1970aj jaroj boĵolezo iniciatis la modon de freŝaj vinoj, kun fruktaj, malpezaj gustoj, kaj tiel famiĝis. Freŝvinoj estas vendataj post dumonata maturiĝo, en la rikoltjaro, komence de la vintro. Tiuj boĵolezaj vinoj havas tipajn fragan kaj bananan gustojn.

Vinoj de iom supera kvalito ricevas la nomon vilaĝa boĵolezo (beaujolais villages). Superaj vinoj, konserveblaj ĝis kvar aŭ kvin jarojn, kun pli maturaj gustoj, vendiĝas sub la nomoj de la respektivaj produktaj vilaĝoj aŭ lokoj: Brouilly [bruji], Chenas [ŝena], Chiroubles [ŝirubl], Côte de Brouilly [kot de bruji], Fleurie [fleri], Juliénas [ĵiljena], Morgon [morgon], Moulin à Vent [mulen a ven], Régnié [renje], Saint Amour [sent amur].

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Boĵolezo havas propran formon de la festo de militservantoj. Tiu festo okazas en januaro aŭ februaro laŭ la urboj.

20-jaruloj (iamaj militservontoj), 30-jaruloj, 40-jaruloj kaj tiel plu vestas sin per frako kaj cilindra ĉapelo. Ili mantenas bukedon kaj dancas tra la ĉefstrato, akompanate de muzikgrupoj kaj de paradknabinoj. Infanoj ĵetas paperpecetojn kaj krakfajraĵojn. Krome okazas malpli publikaj partoj: oficiala fotado, vizito al la tomboj de mortintaj samaĝuloj, granda kunmanĝo kun invititoj...

Ĉiuj festantoj rigardas sin samklasanoj. la klaso estas nomata laŭ la jarnumero: en jaro 2006a festas homoj naskitaj en 1986, 1976, 1966 kaj tiel plu. Ili estas anoj de la klaso 6a. Ofte nun ankaŭ infanoj 10-jaraj aperas en la parado kaj inoj partoprenas, kvankam siatempe militservo ne koncernis ilin.

Dum la jardeko inter la festadoj, samaĝuloj konservas kontakton, kotizas al komuna kaso, periode kunvenas por manĝoj, kaj interhelpas sin, konsistigante iaspecan klubon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la boĵoleza valo ankaŭ estas etindustrio, kaj en la montaro estas bredado kaj forstoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]