Issenheim
El Vikipedio
| Issenheim | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Alzaco | |
| Departemento | Haut-Rhin | |
| Arondismento | Guebwiller | |
| Kantono | Soultz-Haut-Rhin | |
| Urbestro | S-ro Marc Jung 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 68500 | |
| Kodo laŭ INSEE | 68156 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 3 418 2009 |
|
| Loĝdenso | 418 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
47°54′11″N 07°15′17″O / 47.90306°N, 7.25472°OKoordinatoj: 47°54′11″N 07°15′17″O / 47.90306°N, 7.25472°O | |
| Alto | de 223 ĝis 228 m | |
| Areo | 8,18 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
|
|
||
Issenheim (germane Isenheim) estas malgranda franca komunumo, lokita en la departemento Haut-Rhin kaj en la regiono Alzaco.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La rivero la Lauch fluas tra la komunumo.
Bestoj [redakti]
Tie la kamphirundo (Hirundo rustica) vivas kaj ankaŭ la murhirundo (Delichon urbicum).
Historio [redakti]
Tie estis monaĥejo de la ordeno de Antonianoj kie estis la fama retablo hodiaŭ ekspoziciata en Kolmaro. La monaĥoj kuracis ergotismulojn.
Esperanta vivo [redakti]
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉdonon (0,13% de voĉoj) en 2004, kaj 3 voĉdonojn (0,38%) en 2009.
Demografio [redakti]
| 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2007 | 2009 |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 1780 | 1945 | 2237 | 2852 | 2836 | 3296 | 3415 | 3462 | 3418 |
Famuloj [redakti]
- Alberto la 2-a (Monako), li estas sinjoro de Issenheim.
Ĝemelurboj [redakti]
Hainfeld (Aŭstrio) en Aŭstrio ekde 1975