Katin-Muzeo en Varsovio
Katin-Muzeo en Varsovio – loko memoriganta la masakron de Katin malfermita la 29-an de junio 1993 en Varsovio helpe de medioj ligitaj kun la Katinaj Familioj kaj danke al iniciato de la Muzeo de Pola Armeo. La muzeo estas filio de ĝi. Oficejo de konstruata nova sidejo troviĝas en la kvartalo Żoliborz en la teritorio de la Varsovia Citadelo.
Fortikaĵo Czerniaków, la unua sidejo, en 2008 ricevis Medalon de la Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin. Marte 2009 la muzeo estis fermita pro inspekto pri konstruaĵoj kaj ne plu estas atingebla por vizitantoj.
La 8-an de aprilo 2010 oni akceptis konkursan projekton de la nova sidejo.
La 17-an de septembro 2011 kun partopreno de prezidento Bronisław Komorowski oni malfermis provizoran ekspozicion Pamięć nie dała się zgładzić... (La memoro ne permesis sin perei...) en la ĉefa sidejo de la Muzeo de Pola Armeo en Varsovio.
Celoj [redakti]
- kolektado de memoraĵoj pri la katina militkrimo kaj la sorto de poloj en Sovetunio
- kolektado de arkivaĵoj, fotoj, rememoroj, dokumentaj filmoj, publikaĵoj dediĉitaj al la katina murdo
- kompletigado de slipa kaj komputila registro de la viktimoj de Katin, Ĥarkovo, Tver
- scienca prilaboro de kolektoj
- konservado kaj ekspoziciado
- popularigo de la katina problemaro per muzeaj lecionoj, amaskomunikiloj, ktp.
Bibliografio [redakti]
Sławomir Frątczak: Muzeum Katyńskie – oddział Muzeum Wojska Polskiego 1993–2003 (Katin-Muzeo - filio de la Muzeo de Pola Armeo). Warszawa: Niezależny Komitet Historyczny Badania Zbrodni Katyńskiej, Polska Fundacja Katyńska, 2003, p. 105–117, seriao Zeszyty Katyńskie n-ro 17. ISBN 83-905877-9-4.