Miednoje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Miednoje (ruse Медное) - vilaĝo en Rusio, en Tverja provinco ĉirkaŭ 200 km nordokcidente de Moskvo; estinta ripozcentro de NKVD.

De 1937 en cirkaŭaj arbaroj oni enterigis pli ol 12 mil dispafitojn, en tio ĉirkaŭ duono estis polaj civitanoj. Printempe 1940 oni enterigis murditajn de soveta politika polico NKVD oficirojn de Pola Enlanda Armeo kaj funkciulojn de aliaj uniformaj servoj - policanoj, limgardistoj, funkciuloj de prizongardo kaj oficistoj - sume ĉirkaŭ 6,3 mil personojn. La oficiroj estis malliberigitaj la 19-an de septembro 1939 de NKVD kaj unue tenataj en tendaro por militkaptitoj en Ostaŝkov. De aprilo ĝis majo 1940 la malliberuloj estis sisteme murdataj per pafo en la malantaŭan flankon de la kapo en loko Kalinin, hodiaŭa Tver. Al oficiroj de NKVD, kies tasko estis enpafigi kuglojn, oni donadis litron da alkoholo antaŭ ilia laboro. La korpoj estis poste elveturigataj kaj ĵetataj al poramasaj kavoj apud la loko Miednoje. Dum multaj jaroj oni ne povis rememorigi la masakron de Katin pro mortminaco.

Dmitrij Tokarjev en 1940 estis ĉefestro de NKVD en Kalinin. En 1991 li, kiel emeritiĝinta generalo de KGB (jam ne vivanta) atestis antaŭ rusa prokuroro. Jen la fragmentoj: El Moskvo oni sendis al ni Vasilij Bloĥin [la ĉefa ekzekutisto de NKVD], Nikolaj Siniegubov, anstataŭanton de la ĉefo de Ĉefa Estraro de Transportado de NKVD kaj Miĥail Krivienko, ĉefon de la stabo de konvoja soldataro de NKVD. Ili loĝis en vagono en la stacidomo sur flanka fervoja trako. Dum dispafado partoprenis ĉirkaŭ 30 personojn. Tio estis grupo, kiun kolektis Bloĥin. Oni min devigis doni helpantojn. Teknologio estis prilaborita de Bloĥin kaj komandanto de nia Estraro de NKVD, Rubanov. Ili feltogarnis pordon kondukantan al koridoro por ke oni ne aŭdu pafojn. Sekve ili elkondukis kondamnitojn, tra koridoro turniĝis maldekstre, kie estis "ruĝa kunvenejo" [propaganda ejo kun busto de Lenin]. Tie ili kontrolis laŭliste - ĉu veras donitaĵoj. Senprokraste katenetis ilin kaj forkondukis al ĉelo, kie okazis pafmortigo. Ĉelmuroj estis same kovritaj de sonabsorba materialo. Ili do enkondukis ilin kaj pafis okcipiton. Bloĥin enmetis sian specialan veston: brunan ledan ĉapon, longan ledan brunan antaŭtukon, ledajn brunajn gantojn kun manumoj super kubutojn. Tio min grandege impresis - mi ekvidis ekzekutiston! La unuan fojon oni pafmortigis 300 personojn dum unu nokto. Pafmortigadon oni daŭrigis jam post sunleviĝo. Tiam Bloĥin ordonis ke tiel ne povas esti: "Pli ol 250 por unu tago ne alveturigu". Polajn kaptitojn oni mortpafigis helpe de germanaj walther. Mi tion bone scias, ĉar el Moskvo oni kunportis plenan valizon da ili. Mortĉelo mem estis negranda ĉambro. El ĝi estis elirejo al korto. De tie ili elterigis kadavrojn, enmetadis sur kamionon. En unu kamiono sufiĉis loko por 25-30 kadavrojn. Per tendotuko oni kovris. Kiam mi ekdemandis pri laboristoj por kavigi tombojn oni min priridis. Fosmaŝino estas bezonata! Bloĥin kunveturigis kun si du operatorojn. Fosmaŝinon oni trovis en Kalinin. Operatoroj helpis dum malŝarĝo de kadavroj. Ĉiu estis aparte forigenda. Kaj poste oni surŝutis pere de fosmaŝino. Kalkulu. Po 240 homoj tage. Sume pli ol ses mil. Tio do daŭris pli ol unu monato. Kiam oni jam finis tiun ĉi malpuran aferon tiam moskvanoj aranĝis en sia ĉambro-vagono siaspecan festenon. Ekzekutojn mi ne vidis, sed tiu spektaklo estis certe kruelega, ĉar Rubanov perdis sentumojn, Pavlov, mia anstataŭanto mortpafis sin. Bloĥin mem ankaŭ mortpafis sin. Jen, kion tio signifas.

La 2-an de septembro 2000 oni malfermis ĉi tie apertan Polan Militan Tombaron. En la tombaro kun suma surfaco 1,7 hektaro oni lokis 25 komunajn tombojn de poloj. La tombaro estas malfermita por vizitantoj. Ĉiu mortinto havas tabuleton kun la nomo, naskiĝdato, devenloko, laborfako dum aresto kaj mortjaro - 1940. Sur ĉiu el 25 tomboj estas starigita kruco. Krome estas tie memorigaĵoj por murditoj, alportitaj de iliaj familioj.

Bibliografio en esperanto[redakti | redakti fonton]

La Katyń-raporto, en "Spegulo. Socikultura, sendependa revuo en esperanto" 10 (2/2010), ISSN 1898-6803