Avrora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avrora
protektata krozoŝipo
Lando Rusio vd
Situo Sankt-Peterburgo
Koordinatoj 59° 57′ 20″ N, 30° 20′ 15″ O (mapo)59.9556630.33746Koordinatoj: 59° 57′ 20″ N, 30° 20′ 15″ O (mapo)
Avrora (Rusio)
Avrora (Rusio)
DEC
Avrora
Avrora
Situo de Avrora
Map
Avrora
Retpaĝo http://www.aurora.org.ru/
vdr
Kirasita krozŝipo Avrora

Avrora aŭ Aŭrora (rusa Аврора) estas rusa militŝipo de la iama cara mararmeo kaj servas kiel muzea ŝipo ekde 1956 en Sankt-Peterburgo. La krozŝipo iĝis simbolo de la Oktobra Revolucio de 1917 depost ties 10-jariĝo. Kaj la nomo devenas de la romia diino Aŭroro.

Militservo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita ekde 23-a de majo 1897 kaj inaŭgurita la 24-an de majo 1900. La ŝipo debutis en la rusa-japana milito (1904-1905), kie ĝi sukcese fuĝis el la batalo de Cuŝima.

Dum la unua mondmilito mankis interesaj epizodoj en kariero de la militŝipo. Fine de 1916 la ŝipo estis direktita al Petrogrado por riparo. Granda parto de ties skipo (ankaŭ polo Leon Garbaczewski estis inter ili), simile al maristoj de aliaj rusaj ŝipoj, cedis al tiutempa revolucia etoso kaj komunista agitado. Marte 1917 maristoj de "Avrora" aktive partoprenis en la burĝa februara revolucio. Sur la ŝipo, daŭre restanta en la urbo, oni fondis revolucian komitaton. Dume en la urbo daŭris preparoj al la bolŝevika revolucio. Avrora donis la signon (ekpafon) je la 21.40 por la bolŝevika revolucio (la 7-an de novembro de 1917, laŭ la nova kalendaro), post kiam la bolŝevikoj okupis la Vintran palacon. La pafo, per ŝajna kuglo el kanono de "Avrora" staranta sur Nevo fronte al la Vintra Palaco – sidejo de Portempa Registaro de Rusio - laŭ ordono de la ŝipa komisaro A. Beliŝev, estis vaste popularigita en la komunista propagando nur depost la 10-a datreveno de la revolucio, kiel interkonsentita signalo por la sturmo, kiu komencis la venkan oktobran revolucion.

Rakontoj de la partoprenantoj de tiu ĉi evento tamen ne konfirmis ke la pafo estis ataksigno, ĉar jam pli frue pafis kanonoj de la Petropaŭla fortikaĵo. La maristoj mem en malferma letero al la gazeto "Pravda" du tagojn pli poste malkonfirmis onidirojn, ke la ŝipo pripafis la Vintran palacon, ĉar ĝia artilerio povus damaĝi al la loĝantaro. Ili konstatis, ke ilia pafo celis alarmi la ceterajn ŝipojn sur la rivero por preteco. Membroj de la skipo de "Avroro" partoprenis batalojn.

Ekde 1923 ĝi servis kiel instruŝipo. Dum la dua mondmilito, oni demuntis ties kanonojn kaj uzis ilin en la leningrada blokado kontraŭ la germanoj. La 30-an de septembro 1941, germana aeratako sinkigis ĝin.

Post la milito, oni elprenis la ŝipon kaj riparis de 1945 ĝis 1947. Ekde 1956 la ŝipo troviĝas en la Neva kaj funkcias kiel muzeo, ŝatata turisma vidindaĵo. Ĝi servas ankaŭ kiel loko por ĵurdona ejo de la junmatrosoj.

Oni riparis ĝin inter 1984 kaj 1987 kaj oni ŝanĝis la tutan subakvan kovraĵon pro korodado.

Teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

  • ŝipa akvodismeto: 6.731 toneloj
  • longo: 126,8 m
  • larĝo: 16,8 m
  • enmergiĝo: 7,3 m
  • rapido: 19 knotoj
  • skipo: 578
  • armiloj (post 1903)
    • 8 x 152-mm-pafilegoj
    • 24 x 75-mm-pafilegoj
    • 8 x 37-mm-pafilegoj
    • 3 torpedotuboj
  • armiloj (post 1917)
    • 14 x 152-mm-pafilegoj
    • 4 x 76-mm-aerdefendo-pafilegoj
    • maŝinpafiloj
    • 3 torpedotuboj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Schiffe-Menschen-Schicksale - Russischer Kreuzer "Aurora" - Zwischen Zarenadler und Sowjetstern, Band 13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]