Tramtransporto en Barcelono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
T Tramtransporto en Barcelono
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Barcelonès / Baix Llobregat
Transportsistema speco Tramo / Malpeza trajno
Komenco de trafiko 2004
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 29,2 km
Nombro de linioj 6
Nombro de veturiloj 41 Citadis 302
Nombro de stacioj 56
Aliaj informoj
Jara trafiko 29,1 milionoj (2018)
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Trammet
Mapo
vdr

Tramtransporto en Barcelono konsistas el du kompanioj: Trambaix kaj Trambesòs.

Historie, Barcelono, en la hispana Aŭtonoma Komunumo Katalunio, posedis grandan tramreton. La unua tramlinio de la urbo malfermiĝis en 1872, sed preskaŭ ĉiuj el tiuj historiaj linioj estis fermitaj en 1971, estante anstataŭitaj de busoj kaj de la vastiĝanta Metroo de Barcelono. La sola restanta linio, "Tramvia Blau", estis konservita kiel turista vidindaĵo, uzante la historian veturantan materialon. Tamen komence de la 21-a jarcento, du novaj tram-sistemoj, "Trambaix" kaj "Trambesòs", malfermiĝis en la ĉirkaŭurboj de la urbo.[1]

Tramvia Blau[redakti | redakti fonton]

Tramvia Blau

Tramvia Blau estas 1,3 km longa nostalgia tramvojo priservanta montetan areon de la distrikto Sarrià-Sant Gervasi. Ĝi ligas la finstacion Avinguda Tibidabo de linio 7 de Metroo de Barcelono kun la malsupra stacio de la Funikularo de Tibidabo, tiel disponigante parton de transira ligo de la urbocentro al Tibidabo. [2]

Tramvia Blau estas operaciita de Transports Metropolitans de Barcelona (TMB), kvankam ne parto de "Autoritat del Transport Metropolità" (ATM) kaj do ne tarif-integrita kun la aliaj retoj de publika transporto de la metropola areo; biletoj estas pagitaj per kontanta mono nur al la tram-operatoroj. La linio estas funkciigata per floto de sep tram-veturiloj datiĝantaj inter 1901 kaj 1906.[2]


Supren Malsupren
  • Plaça Kennedy
  • Román Macaya
  • Josep Garí
  • Lluís Muntadas
  • Font del Racó
  • Plaça del Doctor Andreu
  • Plaça del Doctor Andreu
  • Carrer número 15
  • Adrià Margarit
  • Bosch i Alsina
  • Josep Mª Florensa
  • Plaça Kennedy


Trambaix[redakti | redakti fonton]

Trambaix

Trambaix estas leĝera tramvojo konektanta la areon de Baix Llobregat kun urbo Barcelono. Ĝi inkludas tri itinerojn (T1, T2 kaj T3), kiuj havas enurban finstacion ĉe Plaça Francesc Macià, okcidente de la urbocentro, kaj etendiĝas okcidenten, pasante tra L'Hospitalet de Llobregat, Esplugues de Llobregat, Cornellà de Llobregat, Sant Joan Despí, Sant Just Desvern ĝis Consell Comarcal en Sant Feliu de Llobregat. [3]

Trambaix estas operaciata de firmao TramMet kaj estas parto de la reto ATM kaj estas tarif-integrita kun la aliaj retoj de publika transporto de la metropola areo. La linio uzas floton de tramoj Alstom Citadis.[3]

Trambaix





Trambesòs[redakti | redakti fonton]

Trambesòs

Trambesòs estas leĝera tramvojo, konsistanta el tri itineroj (T4, T5 kaj T6) kiuj konektas la kvartalon de Sant Martí en Barcelono al komunumoj Badalona kaj Sant Adrià de Besòs. Ĝia nomo devenas de la kunmeto de la vortoj "tram", mallongigo de la kataluna vorto tramvia, kaj "Besòs", la nomo de areo en norda Barcelonès trafluata de rivero Besòs.[4]

Kiel Trambaix, Trambesòs estas operaciata de firmao TramMet kaj estas parto de la reto ATM kaj estas tarif-integrita kun la aliaj retoj de publika transporto de la metropola areo. Ĝi uzas la saman tipon de veturanta materialo kiel Trambaix.[4]

Trambesòs





Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Llorca, David. History of tramways in Barcelona. public-transport.net. Alirita 2012-11-13.
  2. 2,0 2,1 El Tramvia Blau (katalune). trenscat.com. Alirita 2013-11-13.
  3. 3,0 3,1 Trambaix (katalune). trenscat.com. Alirita 2013-11-13.
  4. 4,0 4,1 Trambesòs (katalune). trenscat.com. Alirita 2013-11-13.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]