Tramtransporto en Ĥaeno (hispaneTranvía de Jaén) estas neuzata tramlinio, kiu neniam estis ekfunkciigita, preter la unuaj provoj, kiu povus priservi la andaluzian urbon Ĥaeno (Hispanio), ligante ĝian centro-nordan akson. La linio, kun entuta longo de 4,7 km, veturas tute sur la surfaco kaj havas 10 staciojn laŭ kelkaj el la ĉefaj arterioj kaj punktoj de intereso en la urbo kiel ekzemple la Universitato de Ĥaeno, hospitalinstalaĵoj, la fervoja stacidomo kaj la industria kaj komerca areo situanta ĉe la periferio.