Metroo de Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Metroo de Sevilo
Situo Sevilo, Andaluzio
Transportilo Metroo (fervojo)
Inaŭguro 2-an de aprilo 2009
Maksimuma rapido 70 Km/horo
Normala rapido 30 Km/horo
Longeco de la reto 18 Km
Linioj 4 línioj de (1 funkcianta la ceteraj projektitaj)
Stacidomoj 22
Trajnoj 17 (Tranvías CAF)
Aldonaj Sekurec-aranĝoj Pordoj inter la kajo kaj la vagono.
Kontrolo de la Metroo Ferrocarriles de la Junta de Andalucía

La metroo de Sevilo estas la sesa metroa reto funkcianta en Hispanio, post la metrooj de Madrido, Barcelono, Valencio, Majorko kaj Bilbao. Temas ankaŭ pri la kvina reto rilate la nombron da vojaĝantoj kaj kilometroj, antaŭ la metroo de Majorko. La unuan linion de la Sevila Metroo oni inaŭguris la 2-an de aprilo 2009, kvankam tiumomente nur funkciis la 80% de tiu linio (nur malfermiĝis 17 el la 22 stacidomoj de tiu linio). La definitiva ekfunkciigo okazis aŭtune de 2009. La transporto fariĝas pere de trajnoj CAF kie eblas vojaĝi 202 pasaĝeroj (145 stare kaj 57 sur sid-lokoj). Oni povas atingi eĉ 70 km/horo. La trajno mezuras 31 metrojn laŭlonge kaj 2,65 larĝe.


Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la metroo en la urbo Sevilo komenciĝas dum la 60-a jardeko. En la jaro 1968 la Sevila Urbodomo aprobis la “Dekjaran agadplanon”, en tiu dokumento oni asertas, ke la transporto pere de aŭtobusoj en la urbo estas ne-sufiĉa, do estis tute necesa la konstruo de subtera metroo dum la 70-a jardeko.

Tiun unuan projekton oni aprobis en la jaro 1974 laŭ la jena strukturo:

Linio 1: La Plata, Puerta Jerez, Plaza Nueva, Plaza del Duque, Alameda, Macarena, Pino Montano.
Linio 2: Santa Clara, Polígono San Pablo, Alhóndiga, Plaza del Duque, Marqués de Paradas, El Tardón, Rubén Darío.
Linio 3: Heliópolis, San Bernardo, Menéndez y Pelayo, Recaredo, Macarena, Cartuja.

Post la konstruo de kelkaj tuneloj ĉi tiun projekton oni forlasis en la jaro 1983 pro la timo damaĝi kelkajn historiajn konstruaĵojn

Unua Projekto[redakti | redakti fonton]

Nuntempa Projekto.

En la jaro 1999 jam ekzistis pli adekvata teknologio por konstrui sub-tere sen damaĝi la surfacajn konstruaĵojn. Do, oni kreis la Societon “Metroo de Sevilo” kun 4 linioj, du el ili paralelaj sen interkonekto, alia cirklo-forma kaj fine alia transversa.

Linioj[redakti | redakti fonton]

La originala projekto baziĝas sur 4 metroaj linioj trairantaj sub la urbo kaj surface tra la metropola areo.

METROO
Linio Longeco Stacidomoj Kajoj Inaŭguro
1
18 km
22
65 metroj
2/aprilo/2009
2
12,5 km
17
65 metroj
En konstruo
3
11 km
17
65 metroj
En konstruo
4
15 km
19
65 metroj
Projektita


Linio 1[redakti | redakti fonton]

La Linio 1 ankoraŭ ne estas fin-konstruita. La 95% el la tuta linio iras sub la urbo Sevilo, ekstere de la urbo la linio iras surface.

Stacidomoj de la Linio 1

Olivar de Quinto Archivo • Europa • Montequinto • Condequinto • |Pablo de Olavide •|Guadaira • |Cocheras •|La Plata • Amate • 1º de Mayo • Gran Plaza • Nervión • San Bernardo • Prado de San Sebastián • Puerta de Jerez • Plaza de Cuba • Parque de los Príncipes • Blas Infante • San Juan Bajo • San Juan Alto • Cavaleri • Ciudad Expo


Linio 2 (projekto)[redakti | redakti fonton]

La linio 2 komunikos la kvartalon Torreblanca kaj la modernan kvartalon kie okazis la universala expozicio de la jaro 1992, ĝi ankaŭ trapasos la centran parton de la urbo, ĉefe la trajn-stacidomon. Estontece ĉi tu linio eĉ disponos pri konekto kun la flughaveno.

Stacidomoj de la Linio 2

Torreblanca • Arahal • Deportes • Miguel Ríos • Adelfas • Ciencias • Palacio de Congresos • Pueta Este • Montes Sierra • Carretera Amarilla • Andalucía • Kansas City • Santa Justa • Puerta Osario • Plaza de la Encarnación • Plaza de Armas • Puerta Triana • Isla de la Cartuja


Línea 3 (projekto)[redakti | redakti fonton]

La linio 3 konektos la kvartalon Pino Montano kaj Bermejales, estontece eĉ oni povus plilarĝigi ĝis la kvartalo Bellavista, tuj apud la vilaĝo Dos Hermanas.

Stacidomoj de la Linio 3

Pino Montano • Mar de Alborán • Fernando Ríos • San Lázaro • Leal Castaño • Macarena • Capuchinos • Puerta Osario • Menéndez Pelayo • Prado de San Sebastián • Plaza de España • Palmera • Reina Mercedes • Heliópolis • Grecia • Dinamarca • Bermejales • Bellavista


Linio 4 (projekto)[redakti | redakti fonton]

Ne temas pri fermita projekto, do ankoraŭ eblas gravaj modifoj en ĉi tiu linio. Verŝajne la respondeco de ĉi tiu 4-a linio apartenos ne al la aŭtonom-komunuma administracio sed ja al la sevila urbodomo.

Stacidomoj de la Linio 4

Reina Mercedes • Virgen del Rocío • Celestino Mutis • Tamarguillo • 1º de Mayo- Andalucía • Romero • Manuel del Valle • Av. de Llanes • Leal Castaño • José Díaz • Américo Vespuccio • Cartuja • Puerta Triana • Ronda de Triana • Triana • Parque de los Príncipes • Virgen de la Oliva


Horaroj[redakti | redakti fonton]

La metroo funkcias laŭ du malsimilaj horaroj, unu normala kaj la alia okaze de specialaj datoj.

Normala Horaro[redakti | redakti fonton]

La fermo-horo temas pri la eliro de la lasta trajno.

NORMALA HORARO
Tago Malfermiĝo Lasta Vojaĝo
De Lundo ĝis Ĵaŭdo
6:30 h
23:00 h
Vendrede kaj Antaŭ Festo-tagoj
6:30 h
2:00 h
Sabate
7:30 h
2:00 h
Dimanĉe kaj Festo-tagoj
7:30 h
23:00 h
*Ĉi tiuj horaroj apartenas al la jaro 2009


Specialaj Horaroj[redakti | redakti fonton]

Temas pri la horaroj dum la Pasko kaj Sevila Foiro.

SPECIALAJ HORAROJ
Dumpaske
Tago Malfermiĝo Lasta Vojaĝo
De Palmo-Dimanĉo
ĝis Paska Merkredo
7:30 h
2:00 h
Paska Ĵaŭdo
Tuttage (24 h)
Paska Vendredo
Ĝis la 2:00 h
Paska Sabato
7:30 h
2:00 h
Paska Dimanĉo
7:30 h
23:00 h
Aprila Foiro
Tago Malfermiĝo Lasta Vojaĝo
De Lundo ĝis Sabato
Tuttage (24 h)
Dimanĉe
Ĝis la 2:00 h
*Ĉi tiuj horaroj apartenas al la jaro 2009.


Prezo[redakti | redakti fonton]

La prezo de la bileto de la Sevila Metroo dependas de diversaj faktoroj, kiel trapaso de urbaj zonoj kaj la nombro da vojaĝoj.

Zonoj[redakti | redakti fonton]

Kiel okazas en aliaj transportiloj de la urbo la prezo de la bileto dependas de la nombro da zonoj tra kiuj okazas la vojaĝo, ankaŭ konata kiel saltos.

Nombro da Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

La prezo estos malsimila se la vojaĝanto rajtas uzi nur la metroon kaj aliajn transportilojn, same se oni aĉetas nur unu bileton aŭ pliajn.

NUR METROAJ BILETOJ
Nombro da vojaĝoj 0 Salto 1 Salto 2 Saltoj
Ununura bileto
1,30 €
1,55 €
1,75 €
Ir- kaj Reven-Bileto
2,60 €
3,10 €
3,50 €
Turisma Bileto
4,50 €
Bonometro
0,80 €
1,15 €
1,35 €
*Ĉi tiuj prezoj apartenas al la jaro 2009.
BILETOJ POR LA METROO KAJ ALIAJ TRANSPORTILOJ
Nombro da Vojaĝoj 0 Salto 1 Salto 2 Saltoj
Transveturiĝa Bileto
0,80 €
1,15 €
1,35 €
*Ĉi tiuj prezoj apartenas al la jaro 2009.
**Ĉi tiu bileto eblas uzi malsimilaj transportiloj, kiel metroo + aŭtobuso.


Vojaĝ-Frekvenco[redakti | redakti fonton]

Dum la unua fazo de la stariĝo de la linio 1 de la Metroo oni antaŭvidas, ke alvenos po unu trajno ĉiujn 4 aŭ 5 minutojn se labora horo aŭ ĉiujn 6 aŭ 7 minutojn se aliaj horoj.