Metroo de Barcelono
El Vikipedio
La Metroo de Barcelono estas la dua plej larĝa metroreto de Hispanio, kaj ekde decembro 2009, la unua hispana metroreto kiu havas 3 liniojn tute aŭtomatigitajn (metrolinioj 9, 10 kaj 11). En 2009, la metroreto estis uzata de 405,1 milionoj da pasaĝeroj, tio estas 1.109.863 ĉiutagaj pasaĝeroj.
La konstruado de la du unuaj linioj ekiĝis en la jaro 1920. La unua linio nomiĝis Granda Metropoliteno de Barcelono, inaŭguriĝis en 1924, en la komenco ĝi ligis la Placon de Katalunio kaj la stacidomon Placo de Lesseps. Nuntempe, la reto havas 165 metrostaciojn kaj 125 kilometrojn larĝe.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Retpaĝo de TMB Transports Metropolitans de Barcelona (L1, L2, L3, L4, L5, L9, L10, L11)
- Retpaĝo de FGC Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya (L6, L7, L8 kaj trajnoj de Vallés kaj Bajo Llobregat)