Esplugues de Llobregat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esplugues de Llobregat
municipo de Katalunio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 08950
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 46 921  (2023) [+]
Loĝdenso 10 200 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 2° 5′ O (mapo)41.3766666666672.0858333333333Koordinatoj: 41° 23′ N, 2° 5′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 4,6 km² ( 460 ha) [+]
Horzono Eŭropo/Madrido [+]
Esplugues de Llobregat (Barcelono)
Esplugues de Llobregat (Barcelono)
DEC
Esplugues de Llobregat
Esplugues de Llobregat
Situo de Esplugues de Llobregat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Esplugues de Llobregat [+]
vdr

Esplugues de Llobregat estas urbo en proksimo de Barcelono en Katalunio, Hispanio, kaj apartenas al la provinco kaj metropola areo de Barcelono. La urbo havas 46 355 loĝantojn (2018) kaj areon de 4,6 km². En ties municipa teritorio estas infrastrukturoj de granda gravo por la grandurbo Barcelono. Ĝi estas la municipio plej malgranda de la komarko Baix Llobregat, ĝis 1990 apartenis al Barcelonès. Limas kun la municipoj Barcelono, Cornellà de Llobregat, Sant Just Desvern, Sant Joan Despí kaj Hospitalet de Llobregat.

En la lastaj jardekoj ĉefe industria urbo iĝis servurbo, ĉefe pro sia proksimeco al Barcelono, sed kiu povis konservi sian identecon. Elstaras partikulare la malnova urbokerno, unika en la komarko Malsupra Llobregat kun lokoj tiom tipaj kiel la strato Montserrat kaj kampardomoj kiel Can Cortada, konstruaĵo kie loĝis la Barono de Maldá, aŭtoro de grava verko de la kataluna literaturo de fino de la 18a jarcento, nome "Calaix de Sastre". Menciindas ankaŭ la ampleksa reto de parkoj de Esplugues. La monto de Sankta Petro Martiro, apartenanta al la montaro Collserola, estas la natura rigardejo de la municipo pro ties 399 metroj de alto.

Metrostacioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]