Sekretariejo de la Eŭropa Parlamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekretariejo de la Eŭropa Parlamento
emblemo
secretariat
Sidejo Luksemburgo
Retejo Oficiala retejo
vdr
la "pordego de Eŭropo" en Luksemburgo
la konstruaĵo Konrad Adenauer de la sekretariejo

La Sekretariejo de la Eŭropa Parlamento estas la administra organo de la Eŭropa Parlamento estrata de ĝenerala sekretario. Ĝi estas bazita en la distrikto Kirchberg de Luksemburgo kaj ĉirkaŭ la Brusela-Luksemburga trajnstacio en Bruselo kaj laborigas 4000 oficialulojn.

Ĝenerala sekretario[redakti | redakti fonton]

La Ĝenerala Sekretario de la Eŭropa Parlamento estas nomumita de la oficejo de la Parlamento, gvidata de la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, de ĉiuj 14 vicprezidantoj kaj 5 konsilantoj. La postenulo respondecas pri administrado kaj asistado de la prezidanto, membroj de la Eŭropa Parlamento kaj la organoj de la Parlamento, kaj ankaŭ traktas la ĉiutagan funkciadon kaj preparas bazajn raportojn por buĝetaj taskoj. La ĝenerala sekretario ankaŭ devas subskribi, kune kun la prezidanto, ĉiujn aktojn adoptitajn de la Parlamento kaj Konsilio.

La ĝenerala sekretario ĝis nun estis:

  • Frits de Nerée tot Babberich (1958–1963)
  • Hans Nord (1963–1979)
  • Hans Joachim Opitz (1979–1986)
  • Enrico Vinci (1986–1997)
  • Julian Priestley (1997–2007)
  • Harald Rømer (2007–2009)
  • Klaus Welle (2009–2023)
  • Alessandro Chiocchetti (2023-nun).