Eŭropa Konvencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flag of Europe.svg

La unua Eŭropa Konvencio[redakti | redakti fonton]

Unua Eŭropa Konvencio - angle European Convention, germane Europäischer Konvent, hispane Convención Europea - sub prezido de la germana politikisto Roman Herzog, estis institucio de la Eŭropa Unio, kiu kunvenis kaj ellaboris inter decembro 1999 kaj oktobro 2000 la "Ĉarton de Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio" (la vorto "konvencio" en tiu ĉi signifo de la vorto celas asemblean kunvenon de elstaraj ŝtataj gvidantoj kun la celo verki fundamentan ĉarton respektive konstitucion).

Konvencio pri la Estonto de Eŭropo[redakti | redakti fonton]

versioj de la "Kontrakto estabiliĝanta Konstitucion de Eŭropo" en la angla lingvo, publikigita de la Eŭropa Unio. Maldekstre la propono de konstitucio fare de la Eŭropa Konvencio, meze la kompleta versio kun protokolo kaj aldonaĵoj, dekstre la koncizigita versio sen protokoloj kaj aldonaĵoj, por vizitantoj de la Eŭropa Parlamento. Versioj en la aliaj lingvoj de la Eŭropa Unio kompreneble publikiĝis same.

Dua Eŭropa Konvencio, ankaŭ nomata Konvencio pri la Estonto de Eŭropo, estis institucio establita fare de la Eŭropa Konsilio dum decembro 2001 rezulte de la "deklaracio de Laeken". Ĝia celo estis produkti proponon de konstitucio por la Eŭropa Unio, kiun la Konsilio finpoluri kaj adoptu. La Konvencio finis sian laboron dum julio 2003 kaj prezentis "Proponon de Kontrakto establiĝanta Konstitucion por Eŭropo".

Originoj en Nico[redakti | redakti fonton]

La Konvencio havis siajn originojn en la Eŭropa Konsilio de Nico dum decembro 2000. La pintkunveno serĉis konsenton pri revizio de la ekzistantaj traktatoj surbaze de kiuj la Eŭropa Unio estis fondita, kiel preparo por la tiumomente planata (kaj dum majo 2004 realigita) plilarĝigo de la Eŭropa Unio. Estis konsentite, ke necesas "pli larĝa kaj pli profunda" debato pri la estonto de la Eŭropa Unio, kaj sekve la Konsilio adoptis deklaracion pri la estonto de la unio, kiu estis aldonita al la "Traktato de Nico". La procezo komenciĝu per fazo de malferma debato antaŭ la kunveno de la Eŭropa Konsilio en Laken la sekvan jaron, por konkretigi la ideojn.

La deklaracio adoptita en Nico nomis kvar temarojn:

  • Kiel atingi pli precizan limigon de la potenco inter la Eŭropa Unio kaj la membroŝtatoj
  • Kiel progresigi la Ĉarton de Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio, proklamita en Nico.
  • Kiel simpligi la ekzistantajn EU-traktatojn por klarigi ilian signifon.
  • Kiun rolon havu la naciaj parlamentoj en la Eŭropa Unio.

La Deklaracio de Laken[redakti | redakti fonton]

Kiam dum decembro 2001 la Eŭropa Konsilio kunvenis en Laken, nova deklaracio estis adoptita, kiu dediĉigis la Eŭropan Union al pli da demokratio, travidebleco kaj efikeco, kaj planis la procezon kiu finiĝu per konstitucio de la Exuropa Unio. Tiun konstitucion preparu Eŭropa Konvencio, kiu produktu "finan dokumenton", kiu igixs la propono de konstitucio, kiu estu transdonata al interregistara konferenco en 2004, kiu finratifigu novan traktaton.

Laboro de la Konvencio[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Konvencio establiĝis kun 105 membroj, prezidataj de la eksa francia prezidento Valéry Giscard d'Estaing. Ĝiaj membroj elektiĝis el inter la naciaj parlamentoj de la membroŝtatoj kaj kandidataj ŝatoj, la Eŭropa Parlamento, la Eŭropa Komisiono, kaj reprezentantoj de la naciaj prezidentoj kaj ĉefministroj. La Konvencio kunvenis unuafoje dum februaro 2002, kaj poste kunvenis en plensesioj unu- aŭ dufoje po monato. La kunvenoj publike okazis en la Eŭropa Parlamentejo en Bruselo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]