Belgaj eŭro-moneroj
| € |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 17 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Belgio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Dum 2002, du polaj statistikistoj eksperimente trovis, ke la belga 1-eŭra monero, ĵetita hazarde, falas pli ofte nacia flanko supren, ol komuna flanko supren.
Bildoj de la naciaj flankoj de la belgaj eŭro-moneroj[redakti]
Eŭro-moneroj |
|
|---|---|
| Eŭrozono | |
| Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
La belgaj eŭro-moneroj ĉiuj portas la saman desegnaĵon: la portreton de reĝo Alberto la 2-a de Belgio, kaj lian reĝan unuliteraĵon. Dum 2005 Belgio kaj Luksemburgio eldonis komunan moneron de 2 eŭroj kun la bildo de la belga reĝo Alberto la 2-a kaj la luksemburgia grandduko Hendriko. La 29-an de marto 2006 aperis 2-eŭra monero kun la bildo de Atomium en 5 milionoj da ekzempleroj. La belgajn eŭro-monerojn produktigas la Nacia Banko de Belgio.
| 0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
|---|---|---|
![]() |
![]() |
![]() |
|
Desegnis Jan Alfons Keustermans. |
||
| 0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
![]() |
![]() |
![]() |
|
Desegnis Jan Alfons Keustermans. |
||
| 1,00 € | 2,00 € | 2 € ĉirkaŭo |
![]() |
![]() |
po ses-foje, do entute 12 steloj |
|
Desegnis Jan Alfons Keustermans. |
||
Vidu ankaŭ la paĝojn pri[redakti]
- bildoj de komunaj flankoj de eŭro-moneroj.
- la komuna valuto eŭro
- la antaŭa nacia valuto belga franko
Eksteraj ligiloj[redakti]
paĝoj de la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno
paĝoj de la nacia banko de Belgio
anglalingva artikolo pri la supre menciitaj statistikaj eksperimentoj kun la 1-eŭra belga monero









