San-Marinaj eŭro-moneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio, inkluzive de San-Marino. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La san-marinajn eŭro-monerojn produktigas la itala ŝtata stampejo Istituto Poligrafico e Zecca Dello Stato en Romo.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la san-marinaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Aŭstrio
Belgio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Irlando
Italio
Kipro
Kroatio
Latvio (ekde januaro 2014)
Litovio (ekde januaro 2015)
Luksemburgo
Malto
Nederlando
Portugalio
Slovakio
Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Andoro (moneroj ekde 2014)
Monako
San-Marino
Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Bulgario
Ĉeĥio
Hungario
Pollando
Rumanio

La naciajn flankojn de la san-marinaj moneroj desegnis la skulptisto František Chochola el Hamburgo, kies inicialoj "Ch" aperas sur la moneroj. Gravuris ilin Ettore Lorenzo Frapiccini, kies inicialoj "ELF" same aperas kun la latina mallongigo "INC" (incidit = gravuris); krome ĉiu monero portas la skribon "San Marino" kaj literon "R" (por Romo).

Ĉiuj ok san-marinaj eŭro-moneroj havas malsamajn desegnaĵojn.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
Turo "Montale"
Statuo de Libero
Turo "Rocca"
0,10 € 0,20 € 0,50 €
La baziliko de S-ta Marino
Sankta Marino
la tri turoj de San-Marino
1,00 € 2,00 € randoteksto de 2 €
alterne * * kaj cifero "2",
po ses-foje, do
entute 12 steloj
Respublika blazono
Publika palaco
 

Specialaj eldonaĵoj je du eŭroj

De 2004 ĉiu eŭro-lando rajtas unufoje jare eldoni specialan moneron de du eŭroj. Tia specialaj eldonoj estas validaj pagiloj en la tuta eŭro-zono. San-Marino ĝis nun eldonis specialajn monerojn pri jenaj temoj:

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj