Finnaj eŭro-moneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Finnlando, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La finnajn eŭro-monerojn produktigas la Banko de Finnlando.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la finnaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Aŭstrio
Belgio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Irlando
Italio
Kipro
Kroatio
Latvio (ekde januaro 2014)
Litovio (ekde januaro 2015)
Luksemburgo
Malto
Nederlando
Portugalio
Slovakio
Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Andoro (moneroj ekde 2014)
Monako
San-Marino
Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Bulgario
Ĉeĥio
Hungario
Pollando
Rumanio

En Finnlando, laŭ leĝo, oni rondigas ĉiujn sumojn kontante pagatajn al la plej proksima multoblo de 5 cendoj. Tial oni ne bezonas la 1-cendajn kaj 2-cendajn monerojn, kaj malmultaj tiaj estis stampitaj. - La finnaj eŭro-moneroj havas tri malsamajn desegnaĵojn. La eta litero videbla sur la moneroj, ekz. sub la kapo de la sabro en la 1–50-cendaj moneroj, estas tiel nomata monmajstra marko. En ĉiuj finnaj eŭro-moneroj ĝis la fino de 2006 la litero estas "M", el la familia nomo de Raimo Makkonen, la direktoro de la monfarejo. Ekde 2007 ĝin anstataŭas la literoj "FI" por Finnlando kaj krome estas aldonita eta insigno de la monfara kompanio.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
Heraldika leono de Finnlando, antaŭe sur la finna markka (marko).
Desegnis Heikki Häiväoja.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
Heraldika leono de Finnlando, antaŭe sur la finna markka (marko).
1,00 € 2,00 € 2,00 € memorigaĵo
2 cignoj super finna pejzaĝo.
Desegnis Pertti Mäkinen.
Beroj kaj folioj de marĉa rubuso.
(Kamemoro, Rubus chamaemorus L.).
Desegnis Raimo HEINO.
Memorigaĵo pro la
pligrandiĝo de la EU, 2004.

La ĉirkaŭo de la 2-eŭra monero surhavas la vortojn SUOMI FINLAND, respektive la finnan kaj la svedan vortojn por Finnlando, kaj tri kapojn de leono.

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj