Slovakaj eŭro-moneroj
La slovakaj eŭro-moneroj estas la moneroj de la komuna eŭropunia valuto eŭro, eldonataj en Slovakio, ekde kiam la eŭro tie iĝis la oficiala pagilo, la 1-an de januaro 2009. Kiel ĉiuj eŭro-moneroj, ankaŭ la slovakaj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo ĉe ĉiuj moneroj (ekzemple Belgio) ĝis po tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Slovakio ekde la 1-a de majo 2004 estas ŝtatomembro de la Eŭropa Unio, sed tio ne aŭtomate signifis transprenon de la komuna valuto. Al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II Slovakio aliĝis la 25-an de novembro 2005, kaj nur ekde la 1-a de januaro 2009 eŭro anstataŭigis la ĝistiaman nacian valuton, la slovaka krono.
Pri la dezajno de la slovakaj eŭro-moneroj decidis publika konkurso. La rezulto estis jena:
- Sur la moneroj de 1-, 2- kaj 5 eŭro-cendoj videblas la monto Kriváň en la montaro Altaj Tatroj, laŭ desegnaĵo de Drahomír Zobek.
- La dezajnon de la moneroj 10, 20 kaj 50 eŭro-cendoj, kiuj montras la fortikaĵon de Bratislavo, projektis Ján Černaj kaj Pavel Károly.
- La moneroj de 1 kaj 2 eŭroj montras la blazonon de Slovakio, laŭ desegnaĵo de Ivan Řehák.
Enhavo |
Bildoj de la naciaj flankoj de la slovakaj eŭro-moneroj [redakti]
Eŭro-moneroj |
|
|---|---|
| Eŭrozono | |
| Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
| 0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
|---|---|---|
|
|
|
|
|
|
||
| 0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
|
|
||
|
|
||
| 1,00 € | 2,00 € | 2 € ĉirkaŭo |
|
|
|
|
|
|
||
Vidu ankaŭ [redakti]
Aliaj projektoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
paĝo de la Eŭropa Centra Banko pri la slovakaj moneroj (jen slovake)[1]
paĝaro de la nacia banko de Slovakio (slovake, angle)
Referencoj [redakti]
- ↑ Ankaŭ legeblas en la aliaj oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio.