Irlandaj eŭro-moneroj
| € |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 17 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Irlando. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La irlandajn eŭro-monerojn produktigas la Centra Banko de Irlando.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Bildoj de la naciaj flankoj de la irlandaj eŭro-moneroj [redakti]
Eŭro-moneroj |
|
|---|---|
| Eŭrozono | |
| Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
La irlandaj eŭro-moneroj havas nur unu desegnaĵon por ĉiuj ok moneroj: la irlandŝtatan harpon, tradician simbolon de Irlando ekde la mezepoko. Ĝi reprezentas la tiel nomitan harpon de Brian Boru, troveblan en Trinity College, Dublino, kaj estas la oficiala blazono de la Respubliko de Irlando. La moneroj ankaŭ surhavas la irlandlingvan vorton ÉIRE (Irlando), en la tradicia gaela skribo.
Vidu ankaŭ la paĝojn pri [redakti]
- bildoj de komunaj flankoj de eŭro-moneroj
- la komuna valuto Eŭro
- la antaŭa nacia valuto irlanda pundo









