Armorika montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Armorika montaro
Geologic map Armorican Massif FR.svg
Geologia mapo de la Armorika montaro.
Alteco 416 m
Situo Flago-de-Francio.svg Francio
v  d  r
Information icon.svg

La Armorika montaro estas malnova montaro situanta okcidente de Eŭropo, precipe en Bretonio, okcidento de Normandio, okcidento de la Luarlandoj kaj en Deux-Sèvres. Ĝia nomo devenas de la iama Armoriko, gaŭla regiono situanta inter la riveregoj Luaro kaj Sejno. Naskiĝinta en Paleozoiko (malnova termino por la 'primara erao') de la hercinia orogenezo, ĝi, male al la centra montaro, malmulte profitis de la alpa terenfaldiĝo. Tamen ĝi estis levita, kune kun la kantabra regiono, okaze de la malfermo de la biskaja Golfo, de kiu, ĝis estas, kun la kantabra Montaro, la abutmento.

Kvankam ĝi nur malofte atingas la altecon de 400 metroj (416m sur Mont des Avaloirs, Mayenne, 413m sur Signal d'Écouves, Orne), ĝi devas esti klasata inter la montaroj, pro la naturo de ĝiaj grundoj kaj pro ĝiaj krutaj pejzaĝoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Roche d'Oëtre

La armorika montaro etendiĝas sur 65 000 km2[1], en Bretonio, Luarlandoj, okcidenta Normandio kaj Potevio.

Ĝia reliefo en Bretonio enhavas du krestajn liniojn :

La riveroj fosis profundajn valojn : Aulne, Odet, Blavet, Scorff, Laïta, Aven, ktp.

Ĝia reliefo en departemento Mayenne :

  • la monteto des Avaloirs, kulmina punkto de la montaro, je 416 m, laŭ freŝaj esploroj de Nacia Geografia Instituto (IGN). ;
  • la ĉeno de Coëvrons.

Ĝia reliefo en departemento Sarthe :

Ĝia reliefo en Normandio :

Ĝia reliefo en departemento Vendée kaj en la departemento Deux-Sèvres :

Geologio[redakti | redakti fonton]

Oni povas distingi du regionojn en Armoriko: la kadoma regiono norde kaj la hercinia regiono sude (kaj la lando de Léon, kiu geologie apartenas al la sudo de Bretonio kvankam ĝi situas norde de Bretonio).

La kadoma regiono[redakti | redakti fonton]

La kadoma regiono konsistas el fragmentoj de la malnova kadoma ĉeno, konsistanta el granitaj plutonoj datiĝantaj de la Proterozoiko (Perros-Guirec, golfo de Saint-Brieuc, regiono de Sartilly, departemento Mayenne) kun sedimentoj plej multaj devenantaj de tiu ĉeno, do ŝtonrubaj, ankaŭ antaŭkambriaj (sude de Cotentin, okcidente de la departemento Calvados, norde de la departemento Mayenne, regiono de la rivero Rance), al kiuj aldoniĝis paleozoikaj sedimentoj, daŭrigantaj la antaŭajn deponojn (centre de Bretonio, de Douarnenez ĝis Angers irante tra Rennes), aŭ sen daŭrigo, kaj kiuj estis iomete falditaj dum la hercinia orogenezo. La tuto injektiĝis en la Karbonio, de granitaj herciniaj plutonoj (regionoj de Bourbriac, Plœuc-sur-Lié kaj Dinan), kaj tranĉita de samepoka faŭlto, iranta de la Rodo de Brest ĝis la departemento Sarthe.

La suda limo korespondas al la nordarmorika ĉizojado kaj la suda parto de la kadoma regiono estas okupita de paleozoikaj sedimentaj formacioj de la mezarmorika sinklinorio (sinklinalo de Menez-Belair ; sinklinalo de Vieux-Vy-sur-Couesnon ; sinklinalo de Vitré en la departemento Ille-et-Vilaine).

La hercinia armorika regiono[redakti | redakti fonton]

La sudarmorikaj grundoj konsistas plej parte el herciniaj granitoj, injektitaj laŭlonge de vico de faŭltoj iranta de la pinto de Raz al la riverego Luaro, nomata sudarmorika pistita zono. Kelkaj kambriaj, ordoviciaj aŭ siluriaj sedimentaj zonoj (Belle-Île-en-Mer, okcidenta marbordo de departemento Vendée, regiono sude de Angers, La Grande Brière), falditaj aŭ metamorfitaj dum la hercinia orogenezo, konsistigas la paleozoikajn sedimentajn ŝtonojn de la regiono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Portalo pri Monto Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Monto
Portalo pri Bretonio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Bretonio
Portalo pri Majeno Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Majeno
Portalo pri Normandio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Normandio