Geologia temposkalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Diagramo de geologia temposkalo

Geologia temposkalo estas uzata de geologoj kaj aliaj sciencistoj por priskribi la tempajn daŭrojn kaj interrilatojn inter eventoj, kiuj okazis dum historio de Tero. La skalo de geologiaj periodoj, kiu estas prezentita ĉi tie, estas kompilita laŭ pluraj fontoj, tamen ĝi restas kohera al la nomenklaturo de Internacia Komisiono pri Stratigrafio, kaj uzas kutimajn kolorajn kodojn de la usona geologia scienco.

Pruvoj, obtenitaj pere de radiometria datigo indikas, ke Tero havas ĉirkaŭ 4,570 milionojn da jaroj (kion oni indikas per jmia, t.e. jarmilionoj antaŭe aŭ per Ma). La geologia tempo aŭ tiel nomata profunda tempo de la Tera historio estas dividita al kelkaj diversaj partoj laŭ la eventoj, kiuj ĉefe okazis dum ĉiu periodo. Diversaj tempoblokoj sur tiu temposkalo kutime distingas gravajn geologiajn kaj paleontologiajn eventojn, kiel amasaj formortoj. Ekzemple, la tempolimoj inter Kretaceo kaj Paleogeno estas difinitaj per estingiĝo de dinosaŭroj, kiam samtempe formortis pluraj enmaraj estaĵoj. Pli malnovaj periodoj, kiuj estas difinitaj laŭ fidindaj fosilioj, estas indikitaj en absoluta aĝo.

Historio de geologia temposkalo[redakti | redakti fonton]

Portreto de Nicholas Steno

La principoj, kiuj formas la fundamenton de la moderna geologia temposkalo, estis vortumitaj fare de Nicholas Steno ĉe la fino de 17a jarcento. Steno argumentis pri tio, ke la ŝtonaj tavoloj (stratumoj) estis sedimentitaj en tempa sinsekvo, kaj pro tio ĉiu stratumo reprezentas certan "porcion" de la tempo. Krome, li formulis la principon de superpozicio, kiu statas, ke ĉiu aparta stratumo estas verŝajne pli aĝa, ol la stratumoj super ĝi, kaj pli juna, ol la stratumoj sub ĝi. Dum la principoj de Steno estis facilaj, evidentiĝis, ke malfacilas rekte apliki tiujn al la realaj rokoj. Dum la sekva, 18a jarcento, geologoj ekkonsciis, ke:

  1. Sinsekvo de stratumoj ofte estas eroziitaj, distorditaj, klinitaj aŭ eĉ renversitaj pro depoziciigo;
  2. Stratumoj, kiuj sedimentiĝis en la sama tempo sed en diversaj lokoj povas aspekti tute malsame;
  3. Stratumoj en ĉiu aparta loko reprezentas nur parton de la longa terhistorio.

La unuaj seriozaj provoj starigi geologian temposkalon, kiun oni povas apliki al ajna loko sur la Tero okazis nur en la 18a jarcento. La plej influhavaj de tiuj fruaj provoj (inter kiuj la plej grandan influon havis la teorioj de Abraham Werner), estis dividoj de ĉiuj rokoj de la tera krusto je kvar tipoj: primara, sekundara, terciara kaj kvaternara. Ĉiu tipo de rokoj, laŭ la teorio, formiĝis dum specifa periodo de terhistorio. Tial oni povis paroli pri "terciara periodo" kaj pri "terciaraj rokoj". Tiuj (iom misgvidaj kaj ne plu uzataj) terminoj restis en la scienca terminaro ĝis 2004.

Kontraste al la poste populariĝinta neptunisma teorio, disvastigata de Werner (laŭ kiu ĉiuj rokoj sedimentiĝis pro unu grandega inundo), la ĉefa ŝanĝo de pensmaniero venis kune kun la publika laŭtlego de James Hutton, kiu legis sian propran libron Teorio de Tero; aŭ, esploroj de la observeblaj leĝoj de formiĝo, dissolviĝo kaj restaŭriĝo de la tero sur la terglobo (Theory of the Earth; or, an Investigation of the Laws Observable in the Compposition, Dissolution, and Restoration of Land Upon the Globe) antaŭ la Reĝa Scienca Socio de Edinburgo en marto kaj aprilo de 1785.

"El la perspektivo de la 20a jarcento James Hutton dum siaj publikaj legoj fariĝis la fondinto de la moderna geologio""[1]

Krome, Hutton supozis, ke la interno de la Tero estas varmega, kaj ke tiu varmego estas la motoro, kiu ebligis la formiĝon de ĉiu nova roko: la tero estis eroziita per aero kaj akvo, kaj deponiĝis en la formo de stratumoj sur marfundo; poste varmege kunsolidigis la sedimentojn en ŝtonon kaj suprenpuŝis tiun rokon al la tersurfaco. Tiu ĉi teorio estas ŝerce nomata "plutonismo", kontraste al la tiutempe reganta indunda "neptunisma" teorio.

La identigo de stratumoj laŭ la fosilioj, kiujn entenas tiuj stratumoj, estis la unuan fojon proponitaj de William Smith, Georges Cuvier, Jean d'Omalius d'Halloy kaj Alexandre Brogniart komence de la 19a jarcento, kio ebligis al geologoj dividi terhistorion pli ekzakte. Krome, tio ebligis al ili pli bone interkoherigi stratumojn en transnacia kaj eĉ kontitenta nivelo. Se du stratumoj (ne gravas, kiom tiuj malsamas laŭ sia loko kaj konsisto) entenas la samajn fosiliojn, estis tre verŝajne, ke ili estis formitaj dum la sama tempo. Pluraj detalaj studoj inter 1820 kaj 1850 de tiuj stratumoj kaj fosilioj de Eŭropo rezultigis la sinsekvon de geologiaj periodoj, kiujn oni uzas ankaŭ nuntempe.

Tiu procezo estis gvidata de la britaj geologoj, kio reflektiĝas en la nomoj de diversaj periodoj. "Kambrio", (la latina nomo por Kimrio) "Ordovico" kaj "Silurio" estis nomitaj laŭ prahistoriaj kimriaj triboj, ĉar por datigi kaj nomi tiujn periodojn oni uzis stratigrafiajn sekvencojn de Kimrio.[2] "Devonio" estis nomita laŭ la brita regiono Devon, kaj la nomo "Karbonifero" estas simple adapto de la arkaiĝinta angla geologia termino "Karbonaj Mezuroj" ("the Coal Measures"), uzata por la sama aro de stratumoj. "Permio" ricevis sian nomon pro la urbo Permo en Ruslando, ĉar tiu periodo estis difinita surbaze de la stratumoj de tiu regiono en la esploro de skota geologo Roderick Murchison. Tamen, kelkaj periodoj estis priskribitaj fare de geologoj el aliaj landoj. "Triaso" estis nomita en 1834 fare de germana geologo Friedrich Von Alberti laŭ tri malsamaj tavoloj (latine trias signifas "trioblo") — ruĝaj bedoj, kovritaj per kreto kaj super kiuj troviĝas ankoraŭ ŝela tavolo — kiujn oni povas trovi ĉie en Germanio kaj norda Eŭropo. "Ĵuraso"n nomis la franca geologo Alexandre Brogniart pro amasaj maraj for the extensive marine liasaj kolektiĝoj sur la Ĵurasaj Montoj. "Kretaceo" (el la latina creta= kreto) kiel aparta periodo estis la unuan fojon difinita de la belga geologo Jean d'Omalius d'Halloy en 1822, kiu uzis stratumojn de Pariza baseno [3] kaj estas nomita pro amasaj kretaj bedoj (kalcia karbonato, deponita en la ŝeloj de maraj senvertebruloj).

Sinjoro Charles Lyell

Krome, britaj geologoj krome proponis la grupigon de diversaj periodoj kaj subdividon de terciaro kaj kvaternaro je diversaj epokoj.

Kiam William Smith Kaj Sinjoro Charles Lyell supozis, ke rokaj stratumoj reprezentas sinsekvajn tempoperiodojn, oni nur tre svage povis difini la geologian temposkalon, ĉar la datigoj de tiuj periodoj estis ege variaj. Dum kreonistoj parolis pri la tempoj ĉirkaŭ ses aŭ sep jarmiloj por la aĝo de Tero surbaze de Biblio, tiutempaj geologoj parolis pri pluraj jarmilionoj kaj diversaj geologiaj periodoj, kelkaj eĉ sugestis, ke la aĝo de Tero ne havas iun tempolimon. Geologoj kaj paleontologoj krokizis geologiajn skalojn surbaze de relativaj pozicioj de diversaj stratumoj kaj fosilioj, kaj taksis la tempajn skalojn surbaze de la studoj pri intenso de erozio, sedimentiĝo kaj ŝtoniĝo. Ĝis la malkovro de radiaktiveco en 1896 kaj ties apliko en geologio por radiometria datigo dum la unua duono de la 20a jarcento (kiun la unua kondukis la geologo Arthur Holmes), kio ebligis pli precizan absolutan datigon de rokoj, la aĝo de diversaj rokaj stratumoj kaj aĝo de la Tero estis kerna punkto en multaj debatoj.

En 1977 la Globala Komisiono pri Stratigrafio (nuntempe Internacia Komisiono pri Stratigrafio) lanĉis la penojn difini la globalan referenckadron por geologiaj periodoj kaj faŭnaj etapoj. La plej lasta ĉi-rilata publikaĵo de la Komisiono estas publikigita en 2004 geologia temposkalo sub redakto de Grandstein kaj aliaj[4]. Tiu tabelo estis uzata kiel bazo por la subaj tabeloj.

Klarigoj pri la skalo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ekzistas kelkaj (iom) diversaj geologiaj temposkaloj:

Eono, Erao, Periodo, Epoko, Aĝo[redakti | redakti fonton]

La tuta terhistorio daŭras proksimume la kvinonon de la tempo, dum kiu evoluis kaj disvastiĝis la Universo. Tiu tempo estas preskaŭ neimagebla por homa konscio, kaj pro tio oni disdividas tiun tempon je pluraj partoj.

La fakterminoj, kiujn oni uzas por priskribi unuopajn periodojn de terhistorio estas la samaj en ĉiuu geologiaj skaloj:

  • Eono (greke „eterno“)
    • Erao (greke „tempointervalo“)
      • Periodo (greke „ripetiĝanta intervalo“)
        • Epoko (epoché „haltopunkto“)
          • Aĝo

Malsamoj inter la skaloj[redakti | redakti fonton]

  • aljuĝo de nomoj, ofte okazas laŭ surloke trovitaj ŝtonspecojfosilioj, kiuj povas malsami en diversaj landoj.
  • datigo de certaj periodoj en jarmilionoj. Ekzemple Kambrio povas laŭ diversaj fontoj komenciĝi 540, 542 aŭ eĉ 570 jarmilojn antaŭe. Modernaj skaloj uzas perfektigitajn metodojn por pli ekzakte datigi la periodojn.

Samaĵoj inter la skaloj[redakti | redakti fonton]

  • absoluta datigo en jarmilionoj, rilate certajn fosiliojn, ĉar ties aĝo eblas nun difini laŭ la aĝo de la ŝtonspeco, kie oni trovis ilin. Tio ebligas uzon de ajna tabelo, se oni uzas datigojn laŭ fosiliaj trovaĵoj kiel apogpunktojn.

Arkaiĝintaj terminoj[redakti | redakti fonton]

Kenozoiko estis pli frue krome dividata je terciaro (latine "tria terepoko") kaj kvaternaro (latine "kvara terepoko"). Tiu klasifiko ne plu validas kaj ne estas uzata ekde 2004 laŭ la rekomendoj de Internacia Komisiono pri Stratigrafio. Nuntempe oni uzas nur la terminojn paleogeno kaj neogeno por priskribi periodojn de kenozoiko. Dum paleogeno havas la samajn tempajn limojn, kiel pli frue havis la kategorio "paleogeno" ene de terciaro, la neogeno, tamen, estis plilongigita, kaj nun inkluzivas ne nur pliocenon, sed ankaŭ plejstocenon kaj holocenon, do, la ambaŭ epokojn de la pli frue uzata kvaternaro, kaj daŭras ĝis geologia nuntempo.

La termino "terciaro" (65,5 - 1,8 jarmilionoj) aperis pro tio, ke en plu frua geologia scienco en Eŭropo (antaŭ ĉ. 200 jaroj) oni supertaksis la daŭron de tiu tempo pro multaj sedimentoj. Pro tio oni nomis ĝin "la tria epoko", kiun oni metis antaŭ la du antaŭajn epokojn: mezozoiko kaj paleozoiko. Pro sedimentoj kun multaj diversaj muŝeloj de tiu tempoperiodo, kaj ankaŭ pro masiva montoformado oni krome subdividis terciaron je pluraj subperiodoj:

Principoj de klasigo kaj datigo[redakti | redakti fonton]

Datigo[redakti | redakti fonton]

La epokoj kaj periodoj de Fanerozoiko estas nuntempe klasifikataj surbaze de fosiliaj trovaĵoj, kiujn oni datigas laŭ la aĝo de la ŝtonspeco uzante radiometrian datigon. Ŝtonspecoj de la pli aĝaj periodoj ne taŭgas por tiu datigo kaj oni povas uzi nur nerektajn geofizikajn metodojn por datigi tiujn. Tamen, evoluo de tiuj metodoj helpas pliprecizigi la evoluon dum Proterozoiko kaj Arkaiko. Tamen, plu restas nekonataj la eventoj de Hedaiko, ĉar apenaŭ ekzistas ŝtonspecoj de tiu tempoperiodo. Multaj ekzogenaj kaj endogenaj geologiaj rotacioj, okazintaj ekde tiu tempo, aŭ tute forigis tiujn ŝtonspecojn, aŭ portis ilin al la ankoraŭ neatingebla profundeco.

Oni, tamen, devas esprimi kritikon pri la metodoj de datigo. La ŝtonspecaj tavoloj estis datigitaj uzante fosiliojn, kaj tiuj estas datigitaj uzante la C14-metodon. Tamen la C14-datigo tute ne eblus, se oni ne kalibris tiun metodon pere de ŝtonspeca temposekvenco. Alivorte, la datigo de ŝtonspecoj baziĝas sur la datigo de fosilioj, tiu baziĝas sur la C14-metodo, kaj la lasta baziĝas sur la datigo de ŝtonspecoj. Pro tiu sorĉita rondo eblas diri, la la tempoindikoj de datigoj estas pli-malpli arbitraj.

Rolo de atmosfero[redakti | redakti fonton]

Oni pli kaj pli agnoskas, ke la atmosfero estas tre grava faktoro en la terhistorio. En diversaj epokoj ĝi havis diversajn komponentojn, kiuj ŝanĝiĝis kune kun la evoluo de la vivo. Precipe oni ankoraŭ ne bone scias la komponentojn de atmosfero en la plej malnovaj epokoj. Tamen estas jam tute certe, ke la atmosfera oksigeno estas rekta sekvo de la vivevoluo kaj ke ĝi ne ekzistus sen vivaj estaĵoj. Multaj tipoj de ŝtonspecoj, kiujn oni nuntempe renkontas en grandaj kvantoj, aperis nur pro atmosfera oksigeno (ekz. kalko kaj kreto).

Geologia temposkalo[redakti | redakti fonton]

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Geologiaj epokoj kune konsistigas enorme grandan tempoperiodon, kiun malfacilas mezuri laŭ la skaloj de moderna vivo. Ĉar pro tio ofte aperas miskomprenoj, kiel ekzemple "mallonga tempo disponebla por evolucio", la sekva tabelo donas pli bildo-elvokan komparon.

Tuta historio de la Tero Fragmento Fanerozoiko Fragmento Kenozoiko

Kambrio Ordovicio Silurio Devonio Karbonio Permio Triaso Ĵurasio Kretaceo Paleogeno Neogeno Paleozoiko Mezozoiko Kenozoiko



Komparoj[redakti | redakti fonton]

Komparo kun horloĝa skalo[redakti | redakti fonton]

Historio de Tero laŭ la 24-hora temposkalo

Se oni komparas la temposkalon kun horloĝa temposkalo, tiam la eventoj de evoluo havis jenan "aĝon".

Vera Aĝo
[jarmilionoj]
  Temposkalo
1 tago
0,01 Kultivigo de plantoj kaj bestobredado 0,2s
0,13 Homo sapiens 2s
1,5 Homo habilis 25s
7 rektdorsa irmaniero 2min
10 Antaŭuloj de homa raso 3min
33 Primatoj 10min
80 Simioj 20min
200 Mamuloj 1h
280 Reptilioj 1h 20min
360 Amfibioj 1h 45min
420 Fiŝoj 2h
470 Vertebruloj 2h 15min
600 Plurĉelaj organismoj 3h
1000 Sekso 5h
1500 Eukariotoj 7h
2200 Fotosintezo 11h
3200 Unuĉelaj organismoj 15h
5000 Formiĝo de la Tero 24h

Komparo kun la konstruaĵo de UN en Novjorko[redakti | redakti fonton]

La ĉefsidejo de UN en Novjorko

Ĝi estas 40 etaĝojn alta. Ĉiu etaĝo respondas al 100 jarmilionoj.

jarmilionoj Komenco de Etaĝo
Tegmento (*)
80 Simioj 40
200 Mamuloj 39
300 Reptilioj 38
360 Amfibioj 37
470 Fiŝoj 36
600 Plurĉelaj organismoj 35
1000 Sekso 31
1500 Eŭkariotoj 26
2200 Fotosintezo 19
3500 Unuĉelaj organismoj 9
5000 Formiĝo de la Tero -9

(*) Sur la tegmento de la konstruaĵo kuŝas 500-paĝa libro, kiu respondas al la aĝo de la homaro, la plej lasta paĝo respondas al la tempo post Kristo.

Paleontologia skalo[redakti | redakti fonton]

Geo(paleontologo)kronologia temposkalo estis ellaborita por difini relativajn geologiajn aĝojn de ŝtonspecoj. La absoluta aĝo, kiun oni mezuras je jarmilionoj, ne estis la ĉefa celo por la skalo.

La tuta terhistorio estas dividida je du gravaj tempoperiodoj (eonoj): Fanerozoiko kaj Kriptozoiko laŭ la apero de fosilioj en la ŝtontavoloj. Kriprozoiko estas la tempo de "kaŝita vivo" (el la greka), ĉar tiutempe ekzistis nur molaj vivestaĵoj, kiuj ne lasis iujn spurojn en sedimentaj tavoloj. Fanerozoiko komenciĝis ĉe la limo inter Ediakario kaj Kembrio, kiam aperis multaj specioj de moluskoj kaj aliaj estaĵoj kun ŝeloj, kio ebligis al paleontologoj distingi plurajn tavolojn laŭ la trovitaj fosilioj de flaŭro kaj faŭno.

La suba tabelo estas kompilaĵo de la ĉefaj paleontologiaj eventoj dum geologiaj epokoj. Oni notu, ke la grandeco de apartaj blokoj tute ne respektivas al la daŭro de koncernaj periodoj.

Eono Erao Periodo[5] Epoko Ĉefaj eventoj Komenciĝis antaŭ … jarmilionoj[6]
Fanerozoiko Kenozoiko Neogeno
[7]
Holoceno Fino de la lasta glaciiĝo kaj evoluo de homa civilizacio. 0,011430 ± 0,00013
Plejstoceno Ekfloro kaj posta estingiĝo de pluraj grandaj mamuloj (plejstocena megafaŭno). Evoluo de anatomie modernaj homoj. Komenco de aktuala glaciepoko. 1,806 ± 0,005 *
Plioceno Malvarma kaj seka klimato. Aŭstralopitekoj, multaj el nune ekzistantaj genroj de mamuloj, kaj la lastaj moluskoj. Apero de Homo habilis. 5,332 ± 0,005 *
Mioceno Modera klimato; Montoformado en norda duonsfero. Oni komencas distingi la familiojn de modernaj mamuloj kaj birdoj. Disvastiĝas ĉevaloj kaj mastodontoj. Universala disvastiĝo de herboj. Apero de unuaj simioj. 23,03 ± 0,05 *
Paleogeno
[7]
Oligoceno Varma klimato; rapida evoluo kaj diversiĝo de faŭno, precipe de mamuloj. Ĉefaj evolu-paŝoj kaj disvastiĝo de floroj. 33,9 ± 0,1 *
Eoceno Arkaikaj mamuloj (ekz. kreodonto) prosperas kaj plue evoluixgas dum la epoko. Apero de kelkaj "modernaj" familioj de mamuloj. Primitivaj balenoj diversiĝas en oceano. Unuaj paŝtejoj. Glacia kapo formiĝas sur Antarkto. 55,8 ± 0,2 *
Paleoceno Tropika klimato. Apero de modernaj plantoj; Mamuloj diversiĝas al granda kvanto de primitivaj linioj post estingiĝo de dinosaŭroj. Unuaj grandaj mamuloj (havantaj grandecon de moderna urso) 65,5 ± 0,3 *
Mezozoiko Kretaceo Malfrua aŭ senonio Plimultiĝas floroj kune kun novaj specioj de insektoj. Aperas modernaj ostaj fiŝoj. Prospero de amonitoj, belemnitoj, moluskoj, eĥinoj kaj sponguloj. Multaj novaj tipoj de dinosaŭroj (ekz. tiranosaŭredojj, titanosaŭruloj, hadrosaŭredoj, kaj ceratosaŭruloj) disvoliĝas sur tero, aperas modernaj krokodiluloj; mozasaŭredoj kaj modernaj ŝarkoj aperas en maroj. Primitivaj birdoj iom post iom anstataŭigas pterosaŭrojjn. Aperas ĉiuj klasoj de mamuloj. Diskreviĝo de Gondvano. 99,6 ± 0,9 *
Meza aŭ gaŭlo
Frua aŭ neocomio 145,5 ± 4,0
Ĵuraso Malfrua aŭ malmo Disfloro de koniferoj. Multas specioj de dinosaŭroj, ekzemple saŭropodoj, karnosaŭroj kaj stegosaŭruloj. Kutimas, sed ankoraŭ malmultas mamuloj. Unuaj birdoj kaj lacertoj. Iktiosaŭroj kaj pleziosaŭruloj diversiĝas. Abundas amonitoj kaj belemnitoj. Multas maraj estaĵoj, kiel eĥinoj, sponguloj kaj aliaj. Pangeo diskreviĝas al Gondvano kaj Laŭrazio. 161,2 ± 4,0
Meza aŭ dogero 175,6 ± 2,0 *
Frua aŭ liaso 199,6 ± 0,6
Triaso Malfrua aŭ keŭpero Arkisaŭroj dominas surtere kiel dinosaŭroj, en oceano kiel Iktiosaŭroj kaj notosaŭroj, kaj en la aero kiel pterosaŭroj. Cinodentuloj fariĝas pli malgrandaj kaj pli similaj al mamuloj, dum aperas unuaj mamuloj kaj krokodiluloj. Surtere kutima dikrodiuma floro. Multas grandaj akvaj amfibioj. Amonitoj troveblas sur ĉiuj kontinentoj. Aperas modernaj koraloj kaj ostaj fiŝoj, same kiel modernaj genroj de insektoj. 228,0 ± 2,0
Meza aŭ muŝelkalko 245,0 ± 1,5
Frua aŭ skitio 251,0 ± 0,4 *
Paleozoiko Permio Malfrua aŭ Lopingiano Termasoj unuiĝas al superkontinento Pangeo, tiel kreiĝas Apalaĉaj montoj. Finiĝo de permi-karbonia glaciiĝo. Abundiĝas reptilioj pelikosaŭroj kaj terapsedoj, dum parareptilioj kaj temnospondiloj amfibioj ankaŭ restas multnombraj. En la mezo de permio, la floro de la karbonio estas anstataŭigita per strobilhavaj (konusaj) gimnospermoj (la unua veraj semhavantaj plantoj) kaj la unua vera musko. Evoluas skaraboj kaj musoj. Enmara estaĵaro floras en varmaj malprofundaj rifoj; brakiopodoj, bivalvaj moluskoj, foraminiferoj kaj amonoidoj ankoraŭ abundas. Okazas granda estingiĝo 251 jarmilionojn antaŭe, 95% de la tera estaĵaro estingiĝas, inkluzive ĉiujn trilobulojn, graptolitojn kaj blastoidojn. 260,4 ± 0,7 *
Meza aŭ Guadalupiano 270,6 ± 0,7 *
Friua aŭ Cizuraliano 299,0 ± 0,8 *
Karbonio/
Pensil-
vaniumo
Malfrua Flugilaj insektoj subite disradiiĝas; kelkaj el ili, precipe protodonatoj kaj paleodiktiopteroj estas sufiĉe grandaj. Amfibioj estas kutimaj kaj ties specioj plimultiĝas. Unuaj reptilioj kaj karbonaj arbaroj (lepidodendronoj, filikoj, kalamitoj, sigilaredoj. La plej alta nivelo de oksigeno en atmosfero. Multaj maraj estaĵoj: amonitoj, brakiopodoj, ektoproktoj, bivalvaj moluskoj kaj koraloj. Plimultiĝas foraminiferoj. 306,5 ± 1,0
Meza 311,7 ± 1,1
Frua 318,1 ± 1,3 *
Karbonio/
Misisi-
piumo
Malfrua Grandaj praarboj, unuaj surteraj vertebruloj, kaj amfibia maraj skorpionoj loĝantaj ene de karboformigaj ĉeborda marĉo. Rizodontoj estas grandaj rabobestoj, loĝantaj en sensala akvo. En oceanoj kutimas praŝarkoj, kies specioj multobliĝas; eĥinoj abundas. Koraloj, briozedoj, kaj brakipodoj estas tre oftaj. Sed malgrandiĝas la kvanto de trilobuloj kaj naŭtiloidoj. Glaciiĝo en la orienta Gondvano. 326,4 ± 1,6
Meza 345,3 ± 2,1
Frua 359,2 ± 2,5 *
Devono Malfrua Aperas unuaj Likopodiopsedoj, ekvizetoj kaj filikoj, kune kun unuaj semportaj plantoj (arkeopteroj), unuaj arboj (arbofiliko arkeoptero), kaj unuaj (senflugilaj) insektoj. Abundas strofomenedoj kaj atripedoj (brakiopodoj), rugozaj kaj tabulaj koraloj. Trilobitoj kaj armitaj agnatoj malmultiĝas, dum makzelhavaj fiŝoj, sarkopterigoj kaj ostaj fiŝoj kune kun fruaj ŝarkoj) regas en oceano. Unuaj kvarpiedaj amfibioj ankoraŭ restas en akvo. Formiĝo de "Malnova Ruĝa Kontinento" de Eurameriko. 385,3 ± 2,6 *
Meza 397,5 ± 2,7 *
Frua 416,0 ± 2,8 *
Silurio Pridolio Unuaj vaskulaj plantoj (filikoj kaj ties parecaj specioj), unuaj milipedoj kaj atripleŭredoj sur tero. Unuaj makzelhavaj fiŝoj kune kun multaj senmakzelaj fiŝoj vivas en maroj. Eŭripteredoj fariĝas grandaj. Abundas tabula kaj rugoza koraloj kaj braĥipodoj. Trilobuloj kaj moluskoj diversiĝas; [graptolito]]j fariĝas malpli diversaj. 418,7 ± 2,7 *
Malfrua (Ludovo) 422,9 ± 2,5 *
Venloko 428,2 ± 2,3 *
Frua (Landoverio) 443,7 ± 1,5 *
Ordovicio Malfrua Senvertebruloj diversiĝas en plurajn speciojn. Fruaj koraloj, artikohavaj brakipodoj (Ortida, Strofomenida, ktp.), bivalvaj moluskoj, naŭtiloidoj, trilobuloj, ostrakodoj, briozooj, multaj tipoj de eĥinodermoj (krinoidoj, cistoidoj, marsteloj, ktp.) kaj aliaj taksonoj estas kutimaj. Aperas konodontoj (fruaj planktonaj vertebruloj). Unuaj First plantoj kaj fungoj surtere. La periodo finiĝas per (vica) glaciepoko. 460,9 ± 1,6 *
Meza 471,8 ± 1,6
Frua 488,3 ± 1,7 *
Kambrio Malfrua (Furongian) Ĉefa diversiĝo de vivformoj dum Kambria eksplodo. Multaj fosilioj; aperas multaj modernaj animalaj filumoj. Aperas unuaj ĥorduloj, dum pluraj aliaj, problemaj filumoj estingiĝas. Abundo de arkaikaj algoj (Arkaceotoj), kiuj formas rifojn, ili poste malaperas. Multas trilobuloj, priapuledaj vermoj, sponguloj, senartikaj brakiopodoj, kaj multaj aliaj animaloj. Anomalokaredoj fariĝas grandaj rabobestoj, dum multaj specioj de Ediakara faŭno formortas. Prokariotoj, protistoj (ekz., foraminiferoj), fungoj kaj algoj restas ĝis nuna tempo. Apero de Gondvano. 501,0 ± 2,0 *
Meza 513,0 ± 2,0
Frua 542,0 ± 0,3 *
Antaŭ-
kambrio

[8]
Prote-
rozoiko

[9]
Neoprote-
rozoiko
Ediakaro Bone konservitaj fosilioj de plurĉelaj animaloj. Ediakara animalaro disvastiĝas tutmonde en maroj. Spuraj fosilioj de eblas vermo-similaj Triĥofikoj, ktp. Unuaj sponguloj kaj trilobuloj. Enigmaj formoj, al kiuj apartenas multaj molkorpaj estaĵoj en la formo de sakoj, diskoj aŭ multkoloraj litkovriloj. 630

+5/-30 *

Kriogeno Supozata periodo de "Neĝobula Tero". Fosilioj ankoraŭ tre maloftas. Rodinio termaso komencas dispeciĝi. 850 [10]
Tonio Superkontinento Rodinio plu restas. Spuraj fosilioj de simplaj plurĉelaj eŭkariotoj. Unua dissemiĝo de arkitarkoj. 1000 [10]
Mezoprote-
rozoiko
Stenio Steta ekstreme metamorfa zono pro montoformado, kio estas rezulto de formiĝo de nova superkontinento Rodinio. 1200 [10]
Ektazio Platforma kovriĝo daŭre pligrandiĝas. Kolonioj de verdaj algoj formiĝas en maroj. 1400 [10]
Kalimio Pligrandiĝo de platforma kovriĝo. 1600 [10]
Paleoprote-
rozoiko
Staterio Unuaj kompleksaj unuĉelaj vivformoj: protistoj kun kernoj. Kolumbio fariĝas la ĉepolusa superkontinento. 1800 [10]
Orosirio La tera atmosfero fariĝas oksigena. Formiĝo de Vdereforta kratero kaj Sudbura profundaĵo kiel rezulto de kunpuŝiĝo kun asteroidoj. Intensiva montoformado 2050 [10]
Riacio Buŝvelda formiĝo. Huronia glaciiĝo. 2300 [10]
Siderio Oksigena katastrofo: rezulte formiĝo de feraj ercoj. 2500 [10]
Arkeo
[9]
Neoarkeo Stabiliĝo de la plej modernaj kratonoj. 2800 [10]
Mesoarkeo Unuaj stromatolitoj (verŝajne koloniaj cianobakterioj). Plej aĝaj makrofosilioj. 3200 [10]
Paleoarkeo Unuaj konataj oksigen-produktantaj bakterioj. Plej aĝaj difinitivaj mikrofosilioj. 3600 [10]
Eoarkeo Simpla unuĉela vivo (verŝajne bakterioj kaj eble arkioj). Plej aĝaj mikrofosilioj. 3800
Hadeo
[9][11]
Kreiĝo de Tero (4570 jarmilionoj antaŭe). Plej aĝaj konata mineralo, zirkono (4400 jmio). ĉ. 4570

Paleobotanika skalo[redakti | redakti fonton]

En paleobotaniko oni anstataŭ la postfikso -zoiko uzas la postfikson -fitiko. Paleozoiko estas dividata en botaniko je paleofitiko (de silurio ĝis permo) kaj eofitiko (kambrio kaj ordovizio)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John McPhee, Basin and Range, New York:Farrar, Straus and Giroŭ, 1981, pp.95-100.
  2. John McPhee, Basin and Range, pp.113-114.
  3. (1974) Granda Sovetia Enciklopedio, 3a eldono Rusa, Moskvo: Издательство Большой Советской Энциклопедии, vol. 16, p. 50. 
  4. Felix M. Gradstein, James G. Ogg, Alan G. Smith (Editors); A Geologic Time Scale 2004, Cambridge University Press, 2005, (ISBN 0-521-78673-8)
  5. Paleontologio ofte referencas al faŭnaj stadioj, sed ne al geologiaj periodoj. Tiutipa nomenklaturo estas sufiĉe komplika. Vidu Ŝablono:CitTTT por la perfekta listo de faŭnaj stadioj, ordigita laŭtempe.
  6. Datoj estas ne ĉiam precizaj, ĉar diversaj fontoj kutime donas tiujn datojn kun diferencoj de kelkaj elcentoj. Tio ĉefe radikas en la necerteco de radiometria datigo kaj pro la fakto, ke trovaĵojn, taŭgajn por radiometria datigo, oni tre malofte trovas en tiuj tavoloj, kie tiu datigo povus esti utila.
  7. 7,0 7,1 Laŭ historia vidpunkto, kenozoikon oni dividas je terciaro kaj kvaternaro, same kiel neogeno kaj paleogeno
  8. Ankaŭ konata kiel Kriptozoido.
  9. 9,0 9,1 9,2 Proterozoiko, Arkeo kaj Hadeo oni ofte komune nomas Antaŭkambrio aŭ Kriptozoido.
  10. 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 10,10 10,11 Difinita laŭ absoluta aĝo.
  11. Kvankam kutime nomata tiel, Hadeo formale ne estas eono kaj ne ekzistas malambigua dato por komenco de Arkeo. Hadeo estas krome foje nomata Priskoo aŭ Azoo. Fojr oni subdividas Hadeon laŭ la luna geologia temposkalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.