Raporto Grin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La raporto Fremdlingvo-instruado kiel publika politikoraporto Grin estas dokumento skribita en 2005 de François Grin, profesoro ĉe la Universitato de Ĝenevo kaj ekonomikisto, kiel peto de la franca Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo.[1] La raporto estas disponebla en Esperanto ĉi tie. Ĉi tiu dokumento celas respondi la sekvajn demandojn: "Kiujn fremdajn lingvojn instrui, pro kiuj kialoj, kaj konsidere al kiu kunteksto?" La dokumento temas pri lingvopolitikoj rezonitaj laŭ la vidpunkto de la ekonomia kosto, kaj laŭ la implikaĵoj politikaj kaj kulturaj.

Tri scenaroj estas ekzamenitaj :

  1. la elekto de unu sola "natura" lingvo, kiu estus la angla.
  2. la elekto de trio de naturaj lingvoj, kiuj estus la angla, la germana, kaj la franca, ĉar ili estas la lingvoj havantaj la plej grandajn nombrojn da parolantoj ene de la Eŭropa Unio
  3. la elekto de unu "konstruita" lingvo, kiu estus Esperanto.

La raporto konkludas, ke nur EU enŝparus minimumon de 25 miliardoj eŭroj (do 54€ por ĉiuj EU-ano). Ekde 2013 Avaaz-a subkribebla peto pri ĉio ĉi ekzistas interrete ĉi tie.

Resumo[redakti | redakti fonton]

(kun frazoj eltiritaj de la raporto)

Ĉi tiu studo ekprovas pensigi, en kelkaj paĝoj, pri la lernado de fremdaj lingvoj, emfazante la ofte malatentitajn aspektojn de la problemaro. (p.3) (…) kiujn fremdajn lingvojn instrui, kial, kaj en kiuj situacioj ? (p.3) Tiuj estas la demandoj, kiujn la nuna studo pritraktas, apogante sin sur la lingvo-ekonomio kaj sur la taksado de lingvaj politikoj. (…) (p.3) (…) bonvolu konsideri la jenan raporton kiel nuran ĉirkaŭpromenon. (…) (p.3)

(…) Por klarigi la procezon de lingvo-dinamiko, oni povas uzi simplan kaj efikan modelon, kiu kombinas du agpovojn (« uzebleco » kaj « minimaksimigo »). Tiu modelo antaŭvidas, en la nuna eŭropa kunteksto, rapidigitan konverĝon al lingva hegemonio de la angla. Tamen, tia evoluo montriĝas malefika pri atribuo de rimedoj, maljusta pri distribuo de rimedoj, danĝera por lingva kaj kultura diverseco, kaj zorgiga pro ĝiaj geopolitikaj sekvoj. (…) (p.6)

(…) Tri scenaroj estos analizitaj : la « tutangla » (scenaro 1) ; la « multlingvisma » (scenaro 2) ; kaj « Esperanto » (scenaro 3). (…) (p.6)

(…) la emfazo ne situas sur la konsekvencoj de la efektivigo de tiuj scenaroj, sed sur ilia komparo laŭ efikeco kaj egalrajteco. (…) (p.6)

(…) tio tamen estas la unua fojo, kiam oni provas kalkuli la netajn transpagojn, kiujn la anglalingvaj landoj profitas pro la supero de la angla, kompare al la ŝparoj pro la elekto de alia scenaro. Memkompreneble, ne la angla lingvo mem kulpas, sed la lingva hegemonio, sen konsidero al lando aŭ grupo de landoj kiuj profitas el ĝi. (…) (pp.6-7)

(…) La ĉefaj rezultoj de la komparo inter tiuj scenaroj jenas : (p.7)

1) Britio enspezas nete almenaŭ 10 miliardojn da eŭroj jare, pro nuna domino de la angla ; (p.7)

2) se oni konsideras la multobligan efikon de certaj komponantoj de tiu sumo, kaj la rendimenton de la kapitalo, kiun la anglalingvaj landoj povas investi aliloke, pro la privilegia pozicio de sia lingvo ; tiu sumo atingas 17 ĝis 18 miliardojn da eŭroj jare ; (p.7)

3) tiu sumo sendube estus pli alta, se la hegemonio de tiu lingvo plifortiĝus pro la prioritato, kiun aliaj ŝtatoj konsentus doni ĝin, interalie en la kadro de siaj respektivaj edukpolitikoj. (p.7)

4) tiu sumo ne enkalkulas diversajn simbolajn efikojn (kiel la avantaĝo, kiun ĝuas la denaskaj parolantoj de hegemonia lingvo dum ajna situacio de intertraktado aŭ konflikto okazanta en ilia lingvo) ; verdire, tiuj simbolaj efikoj eble havas ankaŭ materialajn kaj financajn konsekvencojn. (p.7)

5) la « multlingvisma » scenaro ( kiu praktike, povas alpreni tre malsimilajn formojn, inter kiuj unu estas analizita ĉi tie) ne malpliigas la kostojn, sed la malekvilibron inter lingvouzantoj ;, tamen, pro la rolantaj fortoj pri lingva dinamiko, ĝi prezentas iun riskon de malstabileco, kaj postulas tutan aron da akompanantaj aranĝoj por esti vivipova. (p.7)

6) la scenaro « Esperanto » montriĝas plej avantaĝa, ĉar ĝi okazigos netan ŝparon, por Francio, de almenaŭ 5,4 miliardojn da eŭroj jare, kaj nete, por la tuta Eŭropa Unio (inkluzive de Britio kaj Irlando), de ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj jare. (p.7)

La oftaj rifuzreagoj kontraŭ Esperanto malebligas la scenaron 3a ene de mallonga templimo. Aliflanke, oni povas rekomendi ĝin, en kadro de longdaŭra strategio, kiun oni povas efektivigi ene de unu generacio. Du kondiĉoj tamen nepras por ĝia sukceso : unue, grandega informkampanjo, por venki la antaŭjuĝojn pri tiu lingvo — kiuj ĝenerale baziĝas sur simpla ignoro — kaj helpi la evoluon de la pensmaniero ; due, vera interŝtata kunordigado por la komuna efektivigo de tia scenaro. Okdek kvin procentoj de la loĝantaro de Eŭropa Unio akiras tujan kaj evidentan profitojn el tio, eĉ sen konsideri la riskojn politikajn kaj kulturajn kaŭzitajn pro la angla lingva hegemonio. (p.7)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. p.3 de la raporto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La raporto estas disponebla en diversaj lingvoj:


— esperante: