Johan Derks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johan Derks
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1940 (1940-01-10)
Morto 12-an de decembro 2020 (2020-12-12) (80-jaraĝa)
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Johan DERKS (naskiĝis la 10-an de januaro 1940, mortis la 12-an de decembro 2020) estis nederlanda esperantisto loĝinta en Serbio.

Li studis teorian fizikon kaj sociologion en Utrecht kaj instruis matematikon dum kvar jaroj en Afriko, anglalingve kaj franclingve. Kiel sociologo li mallonge laboris en Leiden. Lia plej longdaŭra funkcio estis mezlerneja instruisto de matematiko en Nederlando. Johan edziĝis kun esperantistino Svetlana Milanović el Serbio. Kiel knabo li lernis la internacian lingvon. Post sia studo li ne plu aktivis en la Esperanto-movado, sed revenis en 1995. En 2002 li surprenis la kasistecon kaj poste la sekretariecon en Eŭropa Esperanto-Unio, sed eksiĝis, ĉar li ne trovis la estraran konsenton pri la klopodoj certigi la financadon de Brusela Komunikada Centro. Li kontribuis al tradukoj de la raporto „Fremdlingvoinstruado kiel publika politiko".[1]

Li estis prezidanto de la fonduso «Esperanto en Evoluo», kies unua projekto estas ligita kun starigo de Esperanto-centro en Rumongo (Burundo).[2] kaj kunordiganto de la grupo «Tutmondeca Esperanto». De 2007 ĝis 2010 li estis B-komitatano. Post ignorado fare de la Estraro de UEA de lia propono ebligi perretan voĉdonadon en la Komitato, akceptita en la UK en Havano (2010), li kampanjis por demokratiigo de UEA kaj eldonis la broŝuron Gvidilo por komitatanoj 2011[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. revuo Esperanto, aprilo 2007
  2. Projekto en Burundo Arkivigite je 2014-02-19 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  3. [1][rompita ligilo] esperante

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]